Dagger of the Mind

Dagger of the Mind [Ponardo de la menso] [1] estis la naŭa epizodo de unua sezono de Star Trek: The Original Series, verkita de Shimon Wincelberg (sub la plumnomo "S. Bar-David") kaj reĝisorita de Vincent McEveety, ĝi unue elsendiĝis la 3-a de novembro 1966. La titolo devenas de verso el Makbeto de William Shakespeare.[2]

Dagger of the Mind
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo Dagger of the Mind
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 3 nov. 1966
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Vincent McEveety • Gene Roddenberry
Scenaro Shimon Wincelberg
Filmita en Paramount Stage 31
Loko de rakonto Tantalus Ⅴ
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • Nichelle Nichols
IMDb
vdr

En la epizodo, la USS Enterprise (NCC-1701) vizitas planedon, kiu gastigas rehabilitejo por krimuloj, kie nova metodo havas terurajn rezultojn. En ĝi estas la unua apero de la Vulkana mensa kunfandiĝo.

Intrigo redakti

La "Enterprise" portas provizon al planedo Tantalus V, kie la krimuloj estas por "kuracado". La direktoro de la instalaĵo estas doktoro Tristan Adams (James Gregory), psikiatro fama por proklamado de pli humanan rigardon de krimuloj kiel mensaj pacientoj. Post kiam la kosmoŝipo provizas kaj ricevas ŝarĝon el Tantalus, viro eliras el unu el la ujoj prenitaj surŝipe kaj sturmas teknikiston. Alirante la komandejo, la enirinto postulas azilon, sed Spock submetas lin per vulkana nerva pinĉo. En malsanulejo, la ulo identigas sin kiel Simon van Gelder (Morgan Woodward), kaj komputila kontrolo malkaŝas, ke li ne estas paciento, sed helpanto de la D-ro. Adams.

Kiam oni informas tion al Tantalus, D-ro. Adams asertas, ke la uzo de eksperimenta metodo de van Gelder sur si mem kaŭzis sian perturban kondiĉon. Kirk transportiĝas al la kolonio kun unu el la psikiatroj de la stelŝipo, D-ro. Helen Noel (Marianna Hill). Adams prezentas ilin al stranga senemocia membro, Lethe (Susanne Wasson). Adams montras al Kirk kaj Noel la kuracan aparaton, kiun li nomis "neŭtraligilo". Li ke la maŝino estas uzata nur por trankviligi malliberulojn. Noel kontentas pri sia klarigo, sed Kirk restas suspektema.

En la Enterprise van Gelder, ĉiufoje pli furiozas, estas konvulsita per doloro. Spock faras "mensan kunfandiĝon" kun van Gelder, por ebligi al li rakonti kion okazis. Spock ekscias, ke la "neŭtraligilo" povas malplenigi menson je pensoj, lasante nur neelteneblan senton de soleco, kaj ke Adams uzis ĝin al malliberuloj kaj kunlaborantaro por gajni plenan kontrolon de siaj mensoj. La ĉefoficiro kunigas sekurecan teamon, sed la forta kampo de la kolonio blokas transporton kaj komunikadon.

Nesciante pri eventoj en la kosmoŝipo, Kirk decidas provi la neŭtraligilon al si mem, kun Noel ĉe la kontroloj. Ŝi trovas, ke ŝi facile povas enplanti pensojn en la menson de Kirk, eĉ ŝanĝante sian memoron pri freŝa festo-renkontiĝo inter ambaŭ. Adams tiam aperas, superfortas Noel, kaptas la kontrolojn, pliigas la intensecon de la neutralizilo, kaj progresas por konvinki al Kirk ke li freneze enamiĝis al Noel dum jaroj. Kirk kaj Noel estas tiam limigitaj al siaj kazernoj.

Laŭ ordonoj de Kirk, Noel fuĝas kaj liberigas Kirkon. Liberigita de la neŭtraligilo, Kirk atakas Adams, lasante lin sole kaj senkonscia en la kuracĉambro. Spock sukcesas veturi al la planedo kaj akcidente reaktivigas la neŭtralizilon, kiu malplenigas tute la menson de Adams, mortigante lin.

Referencoj redakti

  1. Ponardo fantazia laŭ la traduko de Lambert http://www.gutenberg.org/files/47913/47913-h/47913-h.htm
  2. Rhiannon Guy. (2005) The Shakespeare Companions. Robson. ISBN 978-1-86105-913-0.