Daia (Bahnea)
(Alidirektita el Daia (Săsească))
Daia (Bahnea) [daja] (hungare: Dányán da:nja:n, germane: Dengel) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Târgu Mureș, administracie apartenanta al la komunumo Bahnea.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 601 loĝantojn (rumanoj, hungaroj) kaj en 1992 261 (rumanoj, 30% hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua skriba mencio estas en 1301. Ĝia saksa loĝantaro en la 16-a jarcento pereis. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kis-Küküllő).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj redakti
- Domokos Bölöni (*11-a de aŭgusto 1946): verkisto, ĵurnalisto.