Bahnea

Bahnea [bahnja] (hungare: Bonyha [bonjha], germane: Bachnen) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Târgu Mureș, nordokcidente de Târnăveni. Apartenas al ĝi la vilaĝoj Bernadea, Gogan, Cund, Idiciu, Lepindea kaj Daia.[1]

Bahnea
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto Mureș
Alinome Bonyha (hungare)
Iama hungara departemento Kis-Küküllő
Situo 46° 22′ N, 24° 29′ O (mapo)46.37444444444424.478611111111Koordinatoj: 46° 22′ N, 24° 29′ O (mapo)
Bahnea (Rumanio)
Bahnea (Rumanio)
DMS
Alto super maro 304 m
Poŝtkodo 547055
Loĝantaro
– komunumo 3739 (en 2011)
– vilaĝo 2 001 (en 2011; 1948 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 115316
vdr

Bahnea situas en la valo de la rivero Târnava Mică.

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 1 318 loĝantojn (rumanoj, rumanoj) kaj en 1992 1 850 (rumanoj, 39 % da hungaroj).

En la censo de 2002 la 1 948 loĝantoj de la vilaĝo deklaris jenajn etnecojn[2] kaj preferatajn lingvojn[3]:

Etneco nombro elcentoj
romaoj 671 34,4 %
hungaroj 664 34,1 %
rumanoj 606 31,1 %
Lingvo nombro elcentoj
rumana 847 43,5 %
hungara 672 34,5 %
cigana 421 21,6 %
germana 5 0,3 %

La etnaj grupoj de romaoj, hungaroj kaj rumanoj do estas proksimume egalnombre reprezentataj. Kvankam neniu deklaris germanan etnecon, kvin vilaĝanoj deklaris la germanan sia precipa lingvo.

Historio redakti

Ĝia unua skriba mencio estas el 1291. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kis-Küküllő).

Renomaj personoj redakti

Fonto redakti

  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
  2. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-10-25.
  3. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-10-25.

Eksteraj ligiloj redakti