Daitoa troglodito
La Daitoa troglodito (Troglodytes troglodytes orii) estas polemika subspecio de la Vintra troglodito. Ĝi estas konata nur pro la tipa specimeno, nome masklo kolektita en 1938 ĉe Minami Daitō-jima, la ĉefa insulo de la Daitoa Insularo oriente de Okinavo. Yamashina priskribis la birdon kiel novan subspecion post kompari ĝin kun 114 specimenoj el ĉirkaŭaj areoj kaj laŭ la impreso, ke la Vintra troglodito estas loĝanta birdo, ne kapabla foriri longajn distancojn. La scienca nomo honoras la kolektinton de la specimeno nome Hyojiri Orii.
Daitoa troglodito | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Troglodytes troglodytes orii (Yamashina, 1938) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tamen, oni ĵus trovis disperditajn vintrajn trogloditojn en insuloj Yonaguni kaj Okinavo. Tiele oni starigis hipotezon, ke la Daitoa birdo estis ĝuste disperdita ekzemplero el la populacioj de la subspecio de Honŝu (T. t. fumigatus), de Yakuŝima/Tanegaŝima (T. t. ogawae) aŭ de insuloj Izuoj (T. t. mosukei) (Vaurie, 1955). Ĉar la specimeno ankoraŭ ekzistas (Kolekto de la Instituto de Ornitologio Yamashina No. 25476), eblus solvi ties statuson pere de analizoj de DNA. Certe multaj birdopopulacioj en insuloj sude de Japanio formortiĝis en la malfruaj 1930-aj jaroj kiam kaj civilaj kaj militistaj konstruaĵoj detruis grandajn kvantojn de habitato.
Referencoj redakti
- Vaurie, Charles (1955): Systematic notes on Palearctic birds. No. 16, Troglodytinae, Cinclidae, and Prunellidae. American Museum novitates 1751: 1-25. PDF plena teksto Arkivigite je 2007-06-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Yamashina, Yoshimaro (1938): A New Subspecies of Troglodytes troglodytes from the Borodino Islands. Tori 10: 227-228.