La Damo de la Arbaro (Svede skogsrået) estas ina feo kaj en sveda folkloro.[1] Ŝi havas multajn regionajn nomojn, ekzemple skogsfrunhuldran. La Damo de la Arbaro ofte estas alloga, precipe al viroj, sed danĝera.

La Damo renkontas lignohakiston en arbaro. Notu la voston en ŝia mano. De Svenska folksägner (Sveda fabelo) (1882) verkita de Herman Hofberg.

Priskribo redakti

La Damo ofte estas la regantino de la arbaro, kaj la (protektanta spirito) de sovaĝa besto. Ŝi erarkondukas kaj delogas vaganton, kaj povas ŝanĝi sian formon. La Damo aperas bela, sed ŝi ofte havas nehoman korpoparton. En Götaland kaj sudorienta Svealand, ŝi havas truan dorson kvazaŭ ŝi estus maljuna arbo.[2] Pli norde, en Dalekarlio kaj similaj areoj enhavinta ĉaleton, ŝi havas normalan dorson sed voston. Normale ĝi estas vosto de bovino aŭ ĉevalo, sed vulpovosto ankaŭ okazas. En iuj lokoj, homoj kredis, ke la Damo havas unu hompiedon kaj unu ĉevalpiedon.[3]

En Småland, oni kredis, ke erarkondukita homo altirita de la Damo povus inversigi sian ĉemizon kaj inverse legi la preĝon Patro nia por reveni al la ĝusta vojo.[4]

Sed la Damo ne nur erarigis ulojn - ŝi ankaŭ povas fari pozitivan agon. Se ŝi blovas aeron en pafiltubon, la armilo ĉiam trafus sian celon, tiel longe kiel ĝia celo ne estus unu ridälg (rajdoalko) de la Damo.

Nomoj redakti

La Damo ankaŭ havas multajn regionajn nomojn, ekzemple skogsfrun, skogssnuvan, huldran kaj råndan. Ŝi ankaŭ asociitas kun kromnomoj kiel Talle-Maja kaj Grankotte-Kari, kaj foje pli lokaj nomoj kiel Trasåsa-frun (La Damo de Trasåsa), Ysäters-Kajsa kaj Lanna-frökna (Lanna-ino). En la cetero de Skandinavio, simila feo aperis. En Norvegio, ŝi plej ofte nomiĝas huldra, en Danio Elverpigen (la Feoknabino) aŭ Mosekonen (la Marĉulino).[5]

 
Municipa blazono en Lardal (parto de Larvik komunumo ekde 2018).

Malsupre estas iuj aliaj regionaj nomoj:

Loko Nomo
Älvdalen Guänna
Götaland Skövsnua
Skanio Skovsnua, skogsnyva
Småland Skogsråsa
Tjustbygden Skogsro
Stranda Skogstippa
Gotlando Thors pjäska

Popola kulturo redakti

  • En 1877, sveda poeto Viktor Rydberg publikigis poemon titolitan Skogsrået.[6]
  • Inter 1894 kaj 1895, finna komponisto Jean Sibelius verkis tonpoemon bazitan sur la poemo de Rydberg, portanta la saman titolon.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Kommer Lardal-huldra til Larvik? (norvege) (2014-10-30).
  2. Älvor, vättar och andra väsen, Ebbe Schön s. 113.
  3. Ernst Rietz: Svenskt dialektlexikon, paĝo 594, [1] Gleerups, Lund 1862–1867
  4. Ernst Rietz: Svenskt dialektlexikon, paĝo 360, [2] Gleerups, Lund 1862–1867
  5. Daga Nyberg, Vittran i fäbodland (1990) sid. 20-21.
  6. Litteraturbanken | Svenska klassiker som e-bok och epub.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Gunnar Granberg, Skogsrået i yngre nordisk folktradition, Uppsala 1935.
  • Åke Hultkrantz (red), The Supernatural Owners of Nature, Stockholm 1961.
  • Mikael Häll, Skogsrået, näcken och djävulen, Stockholm 2013.
  • Arbaraj estaĵoj en la folkloromapo de la sveda Instituto por Lingvoj kaj Folkloro (Institutet för språk och folkminnen).