Danĝer-eliro danĝer-elirejo estas eliro el konstruaĵo aŭ trafikilo, kiu estas uzata en danĝeraj situacioj. Ĝi estas esenca parto de fuĝvojo en kazo de incendio. Ĝi povas konsisti el ordinaraj elirejoj kaj la nombro de la elirejoj devas esti tiom, ke la homoj, kiuj ĝenerale troviĝas en konstruaĵo povas forlasi la konstruaĵon en kazo de danĝero sen paniko. La laŭleĝa larĝeco de la fuĝvojo devas esti 1,20 m po 200 personoj en multaj eŭropaj landoj.

danĝer-elira piktogramo laŭ ISO 7010.
danĝer-eliro en la Euerwang-tunelo sur la rapidtrajna linio Nürnberg–Ingolstadt–München.
danĝer-eliro trans la alo de Boeing 737
danĝer-eliro el la submara boato ofte kun subakvaj savistoj.
ŝlosita danĝer-eliro de aŭtopramo.

Signigado redakti

La danĝereliro devas esti signita per piktogramo super la pordo.Kombinita estas sekurlumigado. La danĝer-elrirejo devas estiatingebla ĉiam kaj aĵoj ne devas bari ĝin. La vojo al la danĝer-eliro (fuĝvojo) devas esti bone signita.[1]

Malavantaĵo de piktohtsmoj estas, ke blinduloj kaj vidhandikapuloj ne povas vidi ĝin.

Pordoj kaj fermiloj redakti

Depende de la tipo danĝer-elireja pordo nur havas pordoklinkon je la interna flanko. Gravas ke la pordo estu tiel konstruita, ke ĝi estas malfermebla nur en la direkto de la fuĝo. La pordo ja povas havi ŝloson, sed devas esti ebla, ke ĝi estas malfermebla de interne.

Por konstruaĵoj en kiuj troviĝas regule homoj kiuj ne konas la ejon, oni apliku la eŭronormon EN 1125 (ŝlosoj kaj ŝarniroj).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referemcoj redakti

  1. Rettungszeichen Notausgang Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine. Erklärung zum Notausgangsschild (abgerufen 7. April 2014).