Daniel G. Nocera
Daniel George NOCERA (3-an de julio, 1957) estas usona kemiisto. Li estas Henry Dreyfus Professor of Energy kaj Profesoro pri kemio ĉe Massachusetts Institute of Technology. Li estas konata pro lia malkovro – kun Matthew Kanan – en 2008 pri tre efika tekniko pro elektrolizo de akvo, uzante malmultekostajn materialojn.
Daniel G. Nocera | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de julio 1957 (66-jaraĝa) en Medford |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Rutgers • Kalifornia Instituto de Teknologio |
Okupo | |
Okupo | kemiisto • universitata instruisto |
Pli frue li estis konata pro liaj studaĵoj pri baza meĥanismo de energia konvertado en biologio kaj kemio, parte en la teorio de la proton-ligita elektron-transfero. Li estas direktoro de Solar Revolution Project ĉe MIT. Lia malkovro rilate al elektrolizo de akvo funkcias en ĉaambro-temperaturo, uzante novan katalizatoronb kiu helpas eliĝon de laoksigeno. Tiu nova katalizatoro konsistas el kobalto, fosfat-jonoj kaj elektrodo. Alia katalizatoro estas la kutima platino, sed oni povas anstataŭigi ankaŭ tion.