Daniele Masala

itala eksa atleto pri moderna pentatlono

Daniele Masala - naskiĝis la la  12-an de februaro 1955(nun 1955-02-12) en Romo, do nun 69-jara - estas itala eksa internacie konkuranta sportisto. Li aparte specialiĝis pri moderna pentatlono, kombinaĵo de la kvin sportaj fakoj naĝo, pafado, rajdo, skermo kaj transkuro. Interalie li en la somera Olimpiko 1976 en Montrealo akiris la 4-an rangon individue en tiu olimpika kombinaĵo. Ok jarojn pli poste, en la somera Olimpiko 1984 en Los-Anĝeleso li akiris du ormedalojn, individue kaj en la teama konkurso, kun du kolegaj teamanoj, kaj ankoraŭ kvar jarojn poste aldone akiris arĝentan medalon en la teama konkurso.

Daniele Masala
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1955 (1955-02-12) (69-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo modernpentatlonisto • pentatlonisto
vdr

Vidu ankaŭ redakti