Danub-konfederacia plano

(Alidirektita el Danuba Konfederacio)

Danub-konfederacia plano naskiĝis en la 19-a jarcento, ĉefe ligita al nomo de Lajos Kossuth [lajoŝ koŝut]. La plano celis la reorganizon de Sud-Okcidenta kaj Mez-Eŭropo post la malfondo de la Habsburga kaj Turka Imperioj.

La unuan danub-konfederacian planon skizis en la 1830-aj jaroj princo Adam Jerzy Czartoryski, gvidanto de la polaj elmigrintoj kaj tio celis reakiron kaj certigon de la pollanda sendependeco. La pli postaj planoj celis teritoriojn de la Habsburga kaj Osmana imperio por la pensita konfederacio. Oni volis konvinki la okcidentajn potencojn: eblas tiu potenca sistemo, kiu povas kontraŭbatali la rusajn konkerojn kaj povas certigi la stabilecon de la regiono.

La plej ellaborita plano estis tiu de Lajos Kossuth hungara politikisto, kiu tion surpaperigis en 1851, en Kütahya, kiam li verkis kostitucian planon, poste tio aperis en 1862 kiel „Danuba Konfederacio”. Laŭ tio, la konfederacion formas la sendependaj ŝtatoj kiel Hungario (eble kiel memstara Transsilvanio), Kroatio, Serbio, Rumanio. Li pensis ankaŭ pri aliĝo de Ĉeĥio kaj polaj, pluaj balkanaj areoj. Laŭ imago de Kossuth, la konfederacio devintus baziĝi sur alianciĝo de suverenaj ŝtatoj (tio estas malfondebla, tiel ne federacio), kun nedinastia, sed respublika formo kaj kun komuna mon-, ekster- kaj militaferoj, plie komerco kaj trafiko. Li planis, ke la komunajn aferoj konrolontus federacia parlamento, kiu alterne sidus en Peŝto, Zagrebo, Bukareŝto kaj Beogrado. La plano ne celis transformi la historiajn limojn, tiel ankaŭ Kossuth pensis antaŭkondiĉo la certigon de la nacimalplimultaj rajtoj en la unuopaj landoj. La planon de Kossuth akceptis la serbaj kaj rumanaj politikistoj kun interkonsento, sed ĝi ne populariĝis en Hungario. Post malfondo de la Aŭstra Imperio aperis iom modifitaj planoj (ekz. de Oszkár Jászi, Emmanuel Malynski‎). Lastfoje aperis planoj dum kaj direkte post la dua mondmilito (Georgi Dimitrov), sed tiujn Stalin baldaŭ detruis.

En la 1920-aj jaroj, Elemér Hantos memorigis pri tio, ke la ekonomia rekonstruo de la monarĥio estas neebla pro la 222-a artiklo de la Traktato de Saint Germain kaj la 205-a artiklo de la Traktato de Trianon.

Por kompletigo redakti

  • de:Donauföderation, Danuba konfederacio en la germana vikipedio, planoj post la unua mondmilito