La termino Danubokurbiĝo (hungare Dunakanyar, germane Donauknie, "danuba genuo") estas parto de la rivero Danubo proksime de la urboj Vác kaj Visegrád, proksimume 30 kilometrojn norde de Budapeŝto, en norda Hungario.

la kurbiĝo el birda perspektivo

La rivero jen fosis sian vojon per preskaŭ ortangula kurbiĝo kaj sekva plia ĉirkaŭnavigo de monto tra la montaro Visegrád. Krom la tiel pejzaĝe interesaj riverbordaj deklivoj aparte la multe de feriantoj vizitataj urboj Esztergom, Visegrád kaj Szentendre en tiu parto de la rivero estas kulture interesaj. La riverbordaj zonoj kaj riveraj insuloj precipe en somero estas la veturcelo de multaj feriantoj, banantoj kaj akvosportantoj.

La regiona grupo de Hungaria Esperanto-Asocio en la regiono norde de Budapeŝto kun administra centro en Vác baptiĝis laŭ kiu riveroparto kaj nomiĝas Esperanto-Grupo Danubokurbiĝo, hungare Dunakanyar Eszperantó Csoport.

Eksteraj ligiloj redakti

47.79916666666719.091666666667


panorama bildo de la Danubokurbiĝo ĉe Visegrád