"Darmok" estas la 102-a epizodo de la sciencfikcia televida serio Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio, la dua epizodo de la kvina sezono. La epizodo elstarigas Paul Winfield, kiu antaŭe rolis kiel Kapitano Terrell en Stela Vojaĝo: La Kolerego de Khan, kaj Ashley Judd en ŝia debuta rendimento kiel aktorino.[1][2] Ĝi temas pri incidento, kiam la ŝipanaro de la Enterprise-D ne povis establi signifan komunikadon kun la ŝipanaro de fremda ŝipo, kio solviĝas kiam la kapitanoj de la ŝipoj devas defendi unu la alian kontraŭ bruta besto. Oni ofte citas ĝin kiel unu el la plej bonaj epizodoj de la serio.[3][4]

Darmok
Star Trek episode
Originala titolo Darmok
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 30 sep. 1991
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Winrich Kolbe
Produktisto(j) David Livingston
Scenaro Joe Menosky • Philip LaZebnik
Filmita en Paramount Stage 9
Loko de rakonto universo de Star Trek
Muziko de Jay Chattaway
Rolantoj Patrick Stewart • Jonathan Frakes • Brent Spiner • Marina Sirtis • LeVar Burton • Gates McFadden • Michael Dorn • Ashley Judd • Paul Winfield
IMDb
vdr

Intrigo redakti

La plejaltranga ŝipanaro diskutas sian plej novan mision: kontakti la tamarian specion, kiu transsendis signalojn al Federacia spaco jam dum multaj semajnoj. La Enterprise kontaktas tamarian ŝipon, kiu orbitas la planedon El-Adrel. Kvankam la universala tradukilo povas traduki iliajn vortojn, la tamarianoj komunikas nur per alegorio, kiu konfuzas la ŝipanaron de la Enterprise pro tio, ke ili ne konas la rakontojn, kiujn la tamarianoj aludas. Siavice, la tamarianoj ne povas kompreni la rektan lingvaĵon de Picard.

Frustrita pro ilia malsukceso komuniki, la tamaria kapitano, Dathon, transportigas lin kaj Kapitanon Picard al la surfaco de la planedo. La tamarianoj kreas disigan kampon por antaŭmalhelpi la transporton de unu aŭ la alia kapitano. Sur la surfaco, Dathon diras la esprimon "Darmok kaj Ĝalad ĉe Tanagro" kaj ĵetdonas al Picard dagon. Ĉar Picard pensas ke temas pri defio dueli, li rifuzas. Dum la nokto venas, Picard ne sukcesas fari fajron, kaj Kapitano Dathon kunhavigas sian fajron kun la frazo "Tembo, liaj brakoj larĝaj." La sekvan matenon, Dathon venas kurante, kaj Picard ekkomprenas, ke estas malamika rabobesto en la areo, kiu persekutas ambaŭ ilin. Picard finfine ekkomprenas la manieron, kiel la alia specio komunikas, kiam li recitas unu el la alegorioj kaj ekvidas la subtekstan signifon.

Sur la Entrepreno, Ĉefoficiro Riker kaj la ŝipanaro penas kompreni la lingvon de la eksterteruloj, kaj Riker ordonas al Komandanto Data kunlabori kun la ŝipa konsilistino Troi por espereble traduki ĝin. Leŭtenanto Worf, dume, pensas ke la Kapitano estas provata kiel militisto kaj advokas agreseman starpunkton, kiun Riker nur akceptas kiel finan opcion. Riker ordonas al Worf uzi spacnaveton por revenigi la Kapitanon, sed tio fiaskas kiam la eksterteruloj malebligas la naveton kaj reirigas ĝin al la Entrepreno. Ĉefinĝeniero La Forge kaj Worf prilaboras manieron malebligi la disigan kampon de la eksterteruloj por transporti Picard-on, dum Troi kaj Data prilaboras la malĉifron de la tamaria lingvo. Ili deduktas, ke ĝi tute baziĝas sur alegorioj el la tamaria folkloro. Ili lernas, ke Darmok estis ĉasisto kaj Tanagro estis insulo, sed nenion plu. Sen la rakontoj antaŭ la alegorioj, la tamaria lingvo restas nemalĉifrebla.

Sur la planedo, Picard kaj Dathon klopodas batali la rabobeston kune, sed ĉar la finfine nesukcesa klopodo de la Entrepreno transporti Picard-on malhelpas lian partoprenon en la batalo, Dathon severe vundiĝas. Flegante la vundojn de Dathon, Picard deduktas, ke Darmok kaj Ĝalad estis du militistoj, kiuj renkontiĝis sur insulo nome Tanagro, devis kunlabori por venki danĝeran beston, kiu loĝis tie, kaj dume amikiĝis. Dathon provis rekrei tiun eventon inter si kaj Picard sur El-Adrel, esperante, ke ilia kuna malfavoreco forĝos amikecon, ĉar vortoj malsukcesis. Picard rakontas por Dathon la Epopeon pri Gilgameŝo, homa rakonto paralela al la alegorio pri Darmok kaj Ĝalado. Dathon ŝajnas kompreni la rakonton, sed finfine subfalas sub siaj vundoj.

La Entrepreno pafas la tamarian ŝipon, malebligante la disigan kampon, kaj revenigas Picard-on per la transportilo. Li uzas sian novan scion pri la tamariaj alegorioj por komuniki kun la tamarianoj kaj fini la batalon; la tamarianoj registras la rakonton kiel "Picard kaj Dathon ĉe El-Adrel" kaj aldonas novan esprimon al sia lingvo. Picard funebras pro Dathon, kiu donis sian vivon por malfermi rilatojn inter iliaj du kulturoj.

Picard poste legas la Homerajn Himnojn en sia pretĉambro, klarigante al Riker, ke plia familiareco pri sia propra mitologio eble helpos al ili rilati kun la tamarianoj. Picard rimarkas al Riker, ke Dathon oferis sian vivon esperante komuniki, kaj scivolas, ĉu li mem volontus fari la samon.

Post kiam Riker eliras la pretĉambron, Picard ektenas la tranĉilon kaj rigardas el la pretĉambro al spaco dum li ripetas eble religiajn gestojn, kiujn li vidis Dathon-on fari. Picard do silente omaĝas al sia falinta kamarado.

Referencoj redakti

  1. Koltnow, Barry, "Ashley Judd Has Beauty, Brains And A Down-To-Earth Attitude", Orange County Register, 5-a de aprilo 2002.
  2. Creative. The Official Website of Ashley Judd. Arkivita el la originalo je 2011-07-07. Alirita 2-a de majo 2015.
  3. One Trek Mind: Deciphering 'Darmok'. Alirita 27-a de aŭgusto 2016.
  4. Thill, Scott. Best Star Trek: The Next Generation Episodes, According to You (en-US). Alirita 27-a de aŭgusto 2016.