David Campo Pérez
kuba inĝeniero kaj esperantisto
David CAMPO PÉREZ (naskiĝis la 23-an de oktobro 1998 en Holguín, Kubo) estas kuba inĝeniero kaj esperantisto.[1] Li diplomiĝis ĉe la Orienta Universitato de Kubo. David lernis Esperanton kaj aktivis en la movado de Kuba Esperanto-Asocio en Santiago de Cuba, ĉeestis plurajn naciajn eventojn kaj agadojn. En 2020 li gajnis konkurson de UEA per la desegnado de la emblemo por la montreala UK.
David Campo Pérez | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1998 (25-jaraĝa) en Holguín |
Lingvoj | hispana • Esperanto |
Ŝtataneco | Kubo ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto inĝeniero ![]() |
Referencoj
redakti- ↑ David ĉe edukado.net (esperante). Alirita 2023-01-03.