David ap Iago
Dafydd ab Iago (naskiĝis en 1968 en Abergavenny, Kimrio, kiel David Ferguson, kimre Daffyd ab Fergus) estas kimra ĵurnalisto kaj esperantisto.
David ap Iago | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1968 (56-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Ekde ĉirkaŭ 1995, li loĝas en Bruselo. Li esperantistiĝis tie en 1998 kaj mallonge poste komencis aperigi en diversaj Esperanto-gazetoj artikolojn pri lingvopolitiko kaj la lingva situacio en Eŭropa Unio.
Li estis direktoro de la Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio. En 2003 li elektiĝis Esperantisto de la Jaro. En la 2010-aj jaroj li iĝis interalie la aŭtoro de la retgazeto La Balta Ondo, verkante serion da artikoloj «Vide el Bruselo»[1]. En marto 2019 li elektitis kun Theresa Kuechle vicprezidanto de la Internacia gazetara asocio (API/IPA).[2]
Referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Artikoloj en La Ondo de Esperanto Arkivigite je 2006-07-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Anglalingva biografieto Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Iago inter la honoritaj esperantistoj; sur la retpaĝaro de Radio Pekino