Days of Future Passed

Days of Future Passed (Tagoj de pasinta estonteco) estas la dua albumo kaj unua konceptalbumo de la angla prog-rok-bando The Moody Blues, publikigta en Novembro 1967 de Deram Records.[1] Per sia fuzio de orkestraj kaj rok-muzikaj elementoj, ĝi estis citita kiel unu el la unuaj ekzemploj de progresiva roko.

La albumo estis registrita kiam the Moody Blues estis suferante financajn malfacilaĵojn kaj mankis kritikan kaj komercan sukceson. Ilia parenca marko, Decca Records, planis publikigi LP de klasika muziko por pruvi la stereoregistrajn teknikojn de ilia nova marko, Deram, sed anstataŭe ili faris, ke la grupo kreis originan laboron kombinante "pop" kun progresivaj orkestraĵoj aranĝitaj kaj direktitaj de Peter Knight. Ili komponis serion de kantoj pri la ĉiutaga vivo de homoj, dum la grupo kaj la orkestro ludis ĉefe aparte kaj poste estis miksitaj kune. Ĝi estis nur meza sukceso post publikigo, sed post radielsendado, ĉefe de la sukcesa unuopaĵo "Nights in White Satin", ĝi iĝis sukceso inter dek pintoj en Usono en 1972. Ekde tiam ĝi estis listita inter la plej gravaj albumoj de 1967 fare de la gazeto Rolling Stone.

Kantoj redakti

Flanko Unua redakti

  • 1. "The Day Begins"
    • "The Day Begins"
    • "Morning Glory" (nelistigita)
  • 2. "Dawn: Dawn Is a Feeling"
  • 3. "The Morning: Another Morning"
  • 4. "Lunch Break: Peak Hour"

Flanko Dua redakti

  • 1. "The Afternoon"
    • "Forever Afternoon (Tuesday?)"
    • "(Evening) Time to Get Away"
  • 2. "Evening"
    • "The Sunset"
    • "Twilight Time"
  • 3. "The Night"

Bandanoj redakti

  • Graeme Edge – drumoj, perkutado, voĉo
  • Ray Thomas – fluto, harmoniko, saksofono, perkutado, voĉo
  • Mike Pinder – klavaroj, voĉo
  • Justin Hayward – gitaro, voĉo
  • John Lodge – basgitaro, gitaro, voĉo
  • kun: Peter Knight – dirigento, aranĝoj; kaj The London Festival Orchestra

Referencoj redakti

  1. Christgau, Robert; Fricke, David (12a de Julio 2007). "The 40 Essential Albums of 1967". Rolling Stone. Alirita la 30an de Julio 2012.

Literaturo redakti

  • Reed, John (1999). "Days of Future Passed Re-release liner notes". London, England: The Decca Record Co. Ltd.

Eksteraj ligiloj redakti