The Moody Blues estis angla rok-bando formita en Birmingham en Majo 1964. La bando dekomence konsistis el drumisto Graeme Edge, gitaristo kaj kantisto Denny Laine, klavaristo kaj kantisto Mike Pinder, plur-instrumentisto kaj kantisto Ray Thomas, kaj basisto kaj kantisto Clint Warwick, el kiuj Edge estis la nura kontinua membro de la grupo tra ĝia tuta historio. Origine parto de la brita etoso de Bitmuziko kaj Ritmenbluso de komencaj kaj mezaj 1960-aj jaroj, la bando elstariĝis per la brita No. 1a kaj la usona 10-pinta "Go Now" fine de 1964 al komenco de 1965. Laine kaj Warwick lasis la bandon fine de 1966, estante anstataŭitaj de la gitaristo kaj kantisto Justin Hayward kaj de la basisto kaj kantisto John Lodge. Ilia aliĝis al la movado de la psikedela rokmuziko de la fina parto de la jardeko, per sia dua albumo, Days of Future Passed de 1967, kiel fuzio de rok-muziko kun klasika muziko kiu instalis la bandon kiel pionira de la disvolvigo de arta roko kaj de progresiva roko.[1][2] Ĝi estis priskribita kiel "mejloŝtono" kaj "unu el la unuaj sukcesaj konceptalbumoj".[1]

The Moody Blues
Persona informo
TTT
Retejo http://MoodyBluesToday.com
vdr
The Moody Blues en Nederlando (1969).

La grupo publikigis ses pliajn albumojn kaj turneis etende ĝis ili haltiĝis en 1974. Iliaj registraĵoj de tiu periodo estis inter l plej sukcesaj en la progresiv-roka ĝenro kaj produktis sukcesojn per Radio FM kiel "Nights in White Satin" (1967; pinta denove en 1972), "Tuesday Afternoon" (1968), "Question" (1970), "The Story in Your Eyes" (1971), "Isn't Life Strange" (1972), kaj "I'm Just a Singer (In a Rock and Roll Band)" (1973). Pluiginte aktivecojn en 1977, Pinder foriris la sekvan jaron kaj estis anstataŭita de la svisa klavaristo Patrick Moraz, iam el Yes. En la sekva jardeko ili faris stilon pli sint-pop, per sukcesoj kiel "Gemini Dream" (1981), "The Voice" (1981), "Your Wildest Dreams" (1986) kaj "I Know You're Out There Somewhere" (1988). "Your Wildest Dreams" faris Moody Blues la unuaj kiuj havigis ĉiujn el siaj unuaj tri inter-10 sukcesaj unuopaĵoj en Usono en tri malsamaj jardekoj.[3] Moraz foriris en 1991 sekvita de Thomas en 2002; Thomas mortis en 2018. La lasta studialbumo de la bando estis la kristnaska albumo December (2003), post kio ili decidis ne plu registri studialbumojn.[4] Tamen, ili plue turneis laŭlonge de la 2000-aj jaroj kaj poste reunuiĝis periode por eventoj, apartaj koncertoj, mallongaj turneoj kaj krozturneojn, ĝis la retiro de Edge en 2018;[5] li mortis en 2021.

The Moody Blues vendis 70 milionojn da albumoj tutmonde,[6] kio inkludas 18 platenajn kaj orajn LP-ojn. Ili estis enmetitaj en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 2018.

Membroj redakti

 
The Moody Blues koncerte ĉe Chumash Casino Resort en Santa Ynez, Kantono Santa Barbara, Kalifornio, en 2005.
m–d: Justin Hayward, John Lodge, Graeme Edge.
  • Graeme Edge – drumoj, perkutado, voĉo (1964–2018; mortis 2021)
  • Ray Thomas – fluto, harmoniko, saksofono, perkutado, voĉo (1964–2002; mortis 2018)
  • Mike Pinder – klavaroj, voĉo (1964–1978)
  • Denny Laine – gitaro, voĉo (1964–1966)
  • Clint Warwick – basgitaro, voĉo (1964–1966; mortis 2004)
  • Rodney Clark – basgitaro, voĉo (1966)
  • Justin Hayward – gitaro, voĉo (1966–2018)
  • John Lodge – basgitaro, gitaro, voĉo (1966–2018)
  • Patrick Moraz – klavaroj (1978–1991)

Studialbumoj redakti

  • The Magnificent Moodies (en Usono: Go Now: The Moody Blues #1) (1965)
  • Days of Future Passed (1967)
  • In Search of the Lost Chord (1968)
  • On the Threshold of a Dream (1969)
  • To Our Children's Children's Children (1969)
  • A Question of Balance (1970)
  • Every Good Boy Deserves Favour (1971)
  • Seventh Sojourn (1972)
  • Octave (1978)
  • Long Distance Voyager (1981)
  • The Present (1983)
  • The Other Side of Life (1986)
  • Sur la Mer (1988)
  • Keys of the Kingdom (1991)
  • Strange Times (1999)
  • Journey into Amazing Caves (2001)[69]
  • December (2003)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Michael Ray, eld. (2012). Disco, punk, new wave, heavy metal, and more: Music in the 1970s and 1980s. Rosen Education Service. p. 107. ISBN 978-1615309085.
  2. . Readers' Poll: 10 Bands Who Should Enter the Rock and Roll Hall of Fame in 2014. Rolling Stone (24a de Aprilo 2013). Arkivita el la originalo je 24a de Septembro 2015. Alirita 25a de Aŭgusto 2015.
  3. Grein, Paul (26a de Julio 1986). "Chart Beat". Billboard. p. 6.
  4. Justin Hayward Says No More Moody Blues Albums (2a de Marto 2016).
  5. "Graeme Edge Passing", moodybluestoday.com, 11a de Novembro 2021.
  6. . Justin Hayward on The Moody Blues and writing in corners. MusicRadar (25a de Julio 2013). Arkivita el la originalo je 10a de Septembro 2015. Alirita 27a de Aŭgusto 2015.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo The Moody Blues en la angla Vikipedio.