Centrifuga forto

inercia forto for de la centro de rotacio
(Alidirektita el Decentrokura forto)

En klasika mekaniko la centrifuga fortodecentra forto estas fikcia forto, pseŭdoforto, kiu aperas, kiam la movo de korpo estas priskribebla en rotacianta kadro de referenco. Do ĝi estas la forto, kiun perceptas observanto, kiu troviĝas en rotacianta kadro de referenco. La origino de tiu "forto" sur moviĝanta maso estas fakte la korpo-inercio, kiu ekzakte kontraŭstaras (kun sama absoluta valoro) la rotaciigantan centripetan forton, estas la kialo por konsideri ĝin "fikcia".

Fcp centripeta forto (reala) kaj Fcf centrifuga forto ( fikcia).

La apudnomo "centrifuga" signifas "fuĝi for de la centro". Fakte, observanto (en ne inercia kadro), kiu staras sur rotacianta platformo, perceptas forton, kiu tiras lin for de la centro de la platformo. Ankaŭ pasaĝero, kiu staras sur veturilo moviĝanta laŭ kurba vojo, perceptas forton, kiu tiras ŝin/lin for de la kurbocentro.

Ĝenerale, la centrifuga forto, kiu agas sur objekton de maso en rotacianta kadro de referenco kun angula rapido kaj kies gravitocentro estas je distanco de la centro de la rotacio, estas:

kaj la valoro de tiu ĉi forto estas:

Vidu ankaŭ redakti