Defendkirko Kleinbreitenbach

La Vilaĝa kirko en Kleinbreitenbach, suda urboparto de Plaue estas impona defend-kirko kun mansarda tegmento.

La defendokirko

Priskribo redakti

Situas la loko idiliece an flanka valo de la rivero Gera. Okcidente de la vilaĝo leviĝas la deklivaj konkokalkaj rokoj de la montaro Reinsberge. Ekde 1997 okazas surloke Artsimpozio ĉiusomere sub la egido de la Popolaltlernejo Arnstadt-Ilmenau.

De malproksime jam videblas la kirkoturo. Pro sia krenela krono ĝi similas al belfrido de mezepoka burgo. Tiu konstruaĵo kun volbo teretaĝe konstruitis ĉ. la jaro 1360-a kaj apartenas al la plej bone konservitaj atestiloj de kamparanaj defendokompleksoj de la malfrua Mezepoko en Turingio. Nekutimas ankaŭ la pinakloj. Ilia formo estas kiel vostoj de hirundoj kio pli kutimas por Italio.

Ankoraŭ pli malnova ol la turo estas la halo. Zorge kunmetita etkvadra muraĵo kun fenditaj juntoj kaj alkonstruita rondarkportalo sude (kun du poste almetitaj sunhorloĝoj) dokumentas la daton de la estiĝo de la kirko: la 12-a jarcento. Nekonata estas la aspekto de la romanika altarejo pro anstataŭigo per la nuna ĥorejo en 1300 ĉirkaŭ. Ĝi estas ekzemplo por rektangula konstruado de tiaj altarejoj kiel ofte troviĝas ĉe konstruaĵoj de ordenoj almozantaj. Ankaŭ la kirko en la centro de Plaue havas samtipan ĥorejon.

Alikonstruitis la kirko dufoje: en 1696/97 kaj en 1778. Interne estas galerioj, pluraj mezepokaj pentraĵoj, gotika krucifikso kaj funebranta madono. Juvelaĵo vera estas la altaro triptika el la jaro 1510 kun reprezento de diversaj sanktuloj. Ĝi originas ell la Sigismund-kapelo de Kastelo Ehrenstein proksime norde de al urbocentro de Plaue, kie ĝi estis ĝis 1958. Farita estas la altaro en Arnstadt. En 1988 oni trovis dum restaŭrado en atelieroj en Erfurto la iluzian kurtenan pentraĵon. La centra figuro ne estas Kristo sed kavaliro kun kiraso. Belega estas la reliefa lignoskulptaĵo sub la triptiko kun sceno de la Lasta Manĝo

La alia altaro estas ambona; laŭdire ekzistas subteraj gangoj sub ĝi. La orgeno de la 19-a jarcento estis farita en Stadtilm. Krom la nuna enirejo (kun la supre skribita dato 1856) videblas ankoraŭ la surŝutita enirejo kun ĝia rondarko. En 1972 la tegmento refaritis (denove jam 20 jarojn poste pro malbona kvalito). La lastaj restaŭradlaboroj interne faritis de 1956-59 kaj en 2000.

Eksteraj ligiloj redakti