Dejan Lovren

kroata futbalisto

Dejan LOVREN estas kroata futbalisto kiu ludas kiel defendanto. Li naskiĝis la  5-an de julio 1989(nun 1989-07-05) en Zenica, do nun estas 34-jara.

Dejan Lovren
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1989 (1989-07-05) (34-jaraĝa)
en Zenica,  Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Lingvoj kroata
Ŝtataneco Kroatio
Familio
Frat(in)o Davor Lovren
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Li komencis sian profesian klubkarieron kun Dinamo Zagreb en 2006. En januaro 2010, li estis dungita fare de la klubo Olympique Lyonnais. Ĉe tiu klubo, Lovren ludis tri-kaj-duonajn sezonojn, kaj venkis en la Franca Pokalo 2011-2012. Poste, en 2013 li estis dungita fare de la klubo Southampton FC. La 27-an de julio 2014, li ŝanĝis al la klubo Liverpool FC je 20 milionoj da eŭroj. Post 6 jaroj, la 27-an de julio 2020, li ŝanĝis al la rusa klubo Zenit Sankt-Peterburgo je 12 milionoj da eŭroj.