Zenit Sankt-Peterburgo
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Zenit (metrostacio en Sankt-Peterburgo). |
FK Zenit Sankt Petersburg (cirile ФК «Зенит» Санкт-Петербург, do "FK „Zenit“ Sankt-Peterburg") estas rusia futbalklubo el Sankt-Peterburgo. La unua vira teamo de la klubo konkuras en la unua ligo de futbalo en Rusio, kaj en la sezonoj 2007, 2010 kaj 2012 iĝis rusia ĉampiono. En 2008 gewann la teamo gajnis la UEFA-pokalon kaj per tio akiris la unuan internacian titolon de sia kluba historio. La hejma stadiono nomiĝas Petrovskij sur samnoma insuleto de la rivero Malgranda Neva (Малая Нева).
Zenit Sankt-Peterburgo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Kluba nomo | Futbolnij klub Zenit Sankt-Peterburg | ||
Fondita | 1925 | ||
Stadiono | Gazprom Arena en Sankt-Peterburgo | ||
Kapacito | 62 315 | ||
Prezidanto | ![]() | ||
Trejnisto | ![]() | ||
Ligo | unua ligo | ||
2019/20 | 1 | ||
Oficiala ttt | www.fc-zenit.ru | ||
| |||
La klubo fondiĝis en 1925 je la nomo Stalinec (do „Stalinanoj“, ĝi ekestis en urba ŝtalfabriko nomita laŭ Josif Stalin). En 1940 la klubo ricevis la nomon Zenit Leningrad, kaj post la renomigo de la urbo Leningrado al Sankt-Peterburgo ĝi ricevis sian nunan nomon. En 1938 la unua vira teamo unuafoje konkuris en la plej alta sovetunia ligo de futbalo.
SukcesojRedakti
Internaciaj titolojRedakti
- Gajno de la UEFA-pokalo - ekde 2009 nomata Eŭropa Ligo de UEFA - en la sezono 2007/08 en Manĉestro per 2:0 goloj kontraŭ Glasgow Rangers.
- Gajno de la UEFA-superpokalo 2008 en Monako per 2:1 kontraŭ Manchester United.
Naciaj titolojRedakti
Dum la tempo de Sovetunio la klubo havis du grandajn sukcesojn. Une en la milita jaro 1944 la unua vira teamo gajnis la sovetunian pokalon de futbalo, kaj due la teamo „Zenit Leningrad“ gajnis la sovetunian ĉampionadon en la jaro 1984. Post la kolapso de la ŝtatego Sovetunio, sekvis venkoj de la rusia pokalo de futbalo en 1999, 2010, 2016 kaj 2020, venko de la nacia liga pokalo en 2003 kaj la sukcesaj gajnoj de la nacia ĉampionado en 2007, 2010, 2012, 2015, 2019 kaj 2020. En 2008, 2011, 2015, 2016 kaj 2020 la teamo krome gajnis la rusian superpokalon.
Konataj klubaj subtenantojRedakti
Dum la rusia ĉefministro Vladimir Putin kaj la prezidantino de la rusia federacia konsilio Valentina Matvijenko (Валенти́на Матвие́нко) konsideriĝas neoficialaj subtenantoj de la klubo, kiu posteulo de Putin, Dmitrij Medvedev, oficiale anoncas esti subtenanto de la futbalklubo kaj en Moskvo estas prezidanto de subtena asocio de la Sankt-Peterburga klubo. La rusia komponisto Dmitrij Ŝostakoviĉ sian tutan vivon estis aktiva kluba subternanto.[1] Ankaŭ la membroj de la muzikgrupo „Leningrad“ estas aktivaj subtenantoj de la klubo, kaj pluraj el iliaj kantoj estas omaĝoj al la teamo de Zenit.
Teamo de la sezono 2011/2012Redakti
nomo | ĉemiza numero | nacieco | naskiĝdato | en la klubo ekde | antaŭa klubo |
---|---|---|---|---|---|
trejnisto | |||||
Luciano Spalletti | 7-a de marto 1959 | 2009 | AS Roma | ||
golisto | |||||
Vjaĉeslav Malafejev | 16 | 4-a de marto 1979 | 1999 | junula teamo de la sama klubo | |
Dmitri Borodin | 22 | 8-a de oktobro 1977 | 2009 | FK Ĥimki | |
Juri Ŝevnov | 30 | 17-a de aprilo 1981 | 2010 | FK Moskvo | |
defendo | |||||
Aleksandr Anjukov (teamestro) | 2 | 28-a de septembro 1982 | 2005 | Krilja Sovetov Samara | |
Bruno Alves | 3 | 27-a de novembro 1981 | 2010 | FC Porto | |
Domenico Criscito | 4 | 30-a de decembro 1986 | 2011 | CFC Genova | |
Nicolas Lombaerts | 6 | 20-a de marto 1985 | 2007 | KAA Gent | |
Tomáš Hubočan | 14 | 17-a de septembro 1985 | 2008 | MŠK Žilina | |
Aleksandar Luković | 24 | 23-a de oktobro 1982 | 2010 | Udinese Calcio | |
mezo | |||||
Danny | 10 | 7-a de aŭgusto 1983 | 2008 | FK Dinamo Moskvo | |
Roman Ŝirokov | 15 | 6-a de julio 1981 | 2008 | FK Ĥimki | |
Alessandro Rosina | 17 | 31-a de januaro 1984 | 2009 | Torino FC | |
Konstantin Sirjanov | 18 | 10-a de oktobro 1977 | 2007 | Torpedo Moskvo | |
Viktor Fajsulin | 20 | 22-a de aprilo 1986 | 2008 | Spartak Nalĉik | |
Szabolcs Huszti | 23 | 18-a de aprilo 1983 | 2009 | Hannover 96 | |
Sergeij Semak | 25 | 27-a de februaro 1976 | 2010 | Rubin Kazanj | |
Igor Denisov | 27 | 17-a de majo 1984 | 2002 | junula teamo de la sama klubo | |
Andreij Arŝavin | 29 | 29-a de majo 1981 | 2012 | Arsenal FC | |
Vladimir Bistrov | 34 | 31-a de januaro 1984 | 2009 | Spartak Moskvo | |
atako | |||||
Danko Lazović | 8 | 17-a de majo 1983 | 2010 | PSV Eindhoven | |
Aleksandr Buĥarov | 9 | 12-a de marto 1985 | 2010 | Rubin Kazanj | |
Aleksandr Kerŝakov | 11 | 27-a de novembro 1982 | 2010 | FK Dinamo Moskvo | |
Maksim Kanunikov | 99 | 14-a de julio 1991 | 2012 | Tom Tomsk | |
stato: februaro 2012 |
TrejnistojRedakti
(ekde 1991)
- 1991: Jurij Morosov
- 1992 - 1994: Vjaĉeslav Melnikov
- 1995 - 1996: Pavel Sadijrin
- 1997 - 1998: Anatolij Bijŝovec
- 1998 - 2000: Anatolij Davidov
- 2000 - 2002: Jurij Morosov
- 2002: unue Miĥail Birjukov, poste Boris Rapoport
- 2003 - 2006: Vlastimil Petržela
- 2006: Vladimír Borovička
- 2006 - 2009: Dick Advocaat
- 2009: Anatolij Davidov
- 2009 - 2014: Luciano Spalletti
- 2014: Sergej Semak
- 2014 - 2016: André Villas-Boas
- 2016 - 2017: Mircea Lucescu
- 2017 - 2018: Roberto Mancini
- 2018 - nun: Sergej Semak
NotojRedakti
- ↑ Katja Petrovskaja: Er wollte uns inspirieren (germanlingve: "Li - Dmitrij Ŝostakoviĉ - volis inspiri nin", artikolo de la 24-a de aprilo 2008 en la retejo 11freunde.de. Arkivita el la originalo je 2008-04-25. Alirita 2012-07-19.