Deklaracio de Manilo
La Deklaracio de Manilo[1] [2]sekve de la Tutmonda Turisma Konferenco, organizita de la Monda Organizaĵo pri Turismo, okazinta en Manilo, Filipinoj, de la 27-a de septembro ĝis la 2-a de oktobro 1980, atentigis pri tio ke:
- la enlanda turisma oferto de ĉiu lando estu ligita al la aliaj sektoroj de nacia vivo,
- oni devas atenti pri lokaj komunumoj rilate al turismaj strategioj,
- la plibonigo de la kvalito de la nacia kaj internacia turisma oferto, la trejnado kaj informado de turismaj kompanioj, kaj la nacia turisma planado estu submetitaj al periodaj taksadoj.
Ĝi ankaŭ emfazas kunlaboron inter la publika kaj privata sektoroj kaj inter malsamaj landoj.
Ĝi kredas, ke bona nacia kaj internacia turisma politiko estas utila al la landoj, kondiĉe ke ĝi estas bone pripensita kaj respektas la kulturan heredaĵon kaj la medion.
Ĝi memorigas, ke devas esti teknologia kunlaboro por redukti turismajn produktokostojn, plibonigi ĝian kvaliton, disvolvi turismon kaj plani ĝin.
Rilate al la homaj rimedoj, ĝi opinias, ke
- la turisma disvolviĝo devas esti farita de kvalifikitaj homoj,
- la kvalito de la turismo estas determina faktoro por la imago de la landoj,
- la problemoj de faka edukado devas esti prioritato[3].
Esperanto
redaktiKonscia pri la graveco de la internacia turismo kiel faktoro de komercaj kaj amikecaj ligoj inter popoloj kaj faktoro de paco, la Deklaracio de Manila volis substreki la socian rolon de turismo[4]. Sub la sekcio homaj resurcoj (en: Human resources) la Deklaracio tekstas "(...)
Urges that efforts be pursued to promote tourism consciousness, in order to facilitate and foster communication between visitors, the residents in the tourist reception area and tourism personnel;
Underlindes in this respect the importance of knowledge of languages notably those with a universal vocation such as esperantoDeclaration of Manila - chapter "Human Resources"
- Esperas, ke la klopodoj por antaŭenigi turisman konscion daŭrigu por faciligi kaj antaŭenigi komunikadon inter la vizitantoj, la lokaj loĝantoj kaj la turisma personaro;
- Substrekis tiurilate la gravecon de la lernado de lingvoj, precipe lingvoj kun universala alvokiĝo kiel Esperanto [5] [6][7] .
Bibliografio
redaktiWorld Tourism Organization (Januaro 2019), Compilation of UNWTO Declarations, 1980 – 2018, UNWTO, Madrid, DOI: https://doi.org/10.18111/9789284419326 (bitlibre en pdf)
Vidu ankaŭ
redaktiMonda Organizaĵo pri Turismo (angle WTO)
Eksteraj ligiloj
redakti(en, es, fr) Dokumento de la Deklaro de Manila, 1980 (WTO)
(eo) Esperanto-Turismo en Kamboĝo (filmeto)
Referencoj
redakti- ↑ (fr) Robert C. Lonati, Declaration lors de la Conference Mondiale sur le Tourisme tenue a Manille du 27 septembre au 10 octobre 1980, OMT, 1981, 13 paĝoj.
- ↑ (fr) À la conférence de Manille. Le tourisme, passeport pour la paix ou nouvelle arme économique ?, Le Monde, la 10-an de oktobro 1980.
- ↑ Declaración de Manila
- ↑ (fr) Marie-Françoise Lanfant, L'appel à l'éthique et la référence universaliste dans la doctrine officielle du tourisme international, en: Revue Tiers Monde, 2004/2 (n-ro 178), paĝoj 364-386
- ↑ (en, es, fr) Manila Declaration on World Tourism, Human Resources, Monda Organizaĵo pri Turismo, p. 9, 20, 31-32
- ↑ (es) Declaración de Manila sobre el Turismo Mundial, UNWTO, PDF
- ↑ (es) Sur p. 11 de la deklaracio: "Subraya, a este respecto, la importancia del conocimiento de lenguas, especialmente de las lenguas de vocación universal, como el Esperanto" (PDF), Wayback Machine, la 2-an de oktobro 2010