Demografio de Afganio

kategorio en Vikimedio

La loĝantaro de Afganio estis ĉirkaŭ 32 milionoj en 2015,[1] kio inkludas 2.7 milionojn da afganaj civitanoj kiuj estas loĝantaj provizore en Pakistano kaj Irano.[2] La lando estas komponita de mult-etna kaj multlingva socio, kio ŝuldas al ties situo en historia loko por komercaj kaj invadaj vojoj inter Centra Azio, Suda Azio, kaj Okcidenta Azio. La plej granda etna grupo inter la loĝantaro de Afganio estas la Paŝtuoj, sekve de Taĝikoj, Hazaroj, Uzbekoj, Aimakoj, Turkmenoj, Beluĉoj kaj aliaj.[1][3]

Simpligita mapo de la loĝlokoj de la plej grandaj etnoj en Afganujo.
Afganaj lernejanoj en Bagram.
Evoluo de la loĝantaro x1000.

Je 2013 46% el la loĝantaro de Afganio estas sub 15 jaroj de aĝo kaj 74% el la loĝantaro loĝas en ruraj areoj.[4] Averaĝaj virinoj naskas ĝis kvin filojn dum sia vivo kaj 6.8% el ĉiuj infanoj mortiĝas en naska aŭ infana epoko.[5] Vivespero en 2013 estis 60 jaroj kaj nur .1% de la loĝantaro inter aĝoj de 15 kaj 49 havis HIV.[6]

Etnoj redakti

La loĝantaro de Afganujo apartenas al granda nombro de etnaj grupoj kaj triboj. Pro historiaj kialoj la paŝtuoj emas konsideriĝi la naciportanta popolo. En multaj regionoj diversaj etnoj loĝas miksitaj kaj oni ne scias precize la nombron de loĝantoj. La kategorigo en etnajn grupojn malfacilas ankaŭ, ĉar memdifino kaj ekstera difino ofte malsamas.

Tial oni ne konsideru la nombron kaj procentojn de etnaj grupoj kiel ekzaktaj valoroj, sed nur kiel taksado. La sekvaj nombroj estas ekstrapolitaj al la jaro 2009.[7]

Paŝtuoj redakti

Paŝtuoj, historie Afganoj estis la fondintoj kaj nomdonintoj de la lando. Ili reprezentas inter 40 kaj 50 % de la loĝantaro. Nombras kiel paŝtuoj interalie diversaj nomadaj triboj, ĉefe la kuĉioj, kiuj estas ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj. Ili estas aparte protektitaj de la afgana konstitucio kaj havas rajtojn pri kunparolo.

Taĝikoj redakti

 
Ĉefaj etnaj grupoj en Pakistano, Afganio kaj ĉirkaŭaj areoj, 1980. Beluĉoj estas en roza areo kaj Paŝtuoj en verda.

Taĝikoj estas la dua plej granda grupo de la lando. La nomo signifas ĝenerale la persparolantajn loĝantojn de Afganujo, kiujn oni nomas ankaŭ "Parsiwan" (persparolantoj) aŭ, oriente kaj sude, "Dihgan" kaj "Dihwar" (vilaĝposedantoj, tio estas malnomadoj).[8] La taĝikoj ne vere estas etno, ne ekzistas konstateblaj kultura, socia aŭ politika diferenco al aliaj grupoj. Okcidente ili estas la rektaj posteuloj de la persa popolo de Irano, en la nordo tiu de la persparolanta popolo de centra Azio. Ili reprezentas la plimulton en la plej multaj urboj.[8]

La nomon "taĝikoj" uzas plej ofte aliaj por distingi grupojn de loĝantoj, kiuj ne apartenas al triba socio, parolas la persan kaj apartenas plej ofte al sunaismo. Taĝikoj estas inter 20 kaj 35 % de la loĝantaro. Ankaŭ aliaj persparolantaj grupoj, kiel ekzemple la kizilbaŝoj identigas sin pli kaj pli ofte kiel taĝikoj.[9]

Hazaroj redakti

Hazaroj, ankaŭ persparolantoj, tamen ĉefe ŝiismanoj estas 7 ĝis 20 % de la tuta loĝantaro.

Uzbekoj redakti

  • Uzbekoj, unu el la multaj tjurkaj popoloj de centra Azio, reprezentas ĉirkaŭ 8 ĝis 15 % de la loĝantaro de Afganujo.

Aliaj redakti

Ekzistas aldone pluraj aliaj malgrandaj etnaj grupoj en Afganujo kiel la aimakoj (3 ĝis 6 %), turkmenoj (1 ĝis 3 %), beluĉoj (< 1 %), nuristananoj kaj multaj aliaj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 "Afghanistan". The World Factbook. CIA. [1] Arkivigite je 2017-09-20 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 17an de Septembro 2016.
  2. Mohammad Jawad Sharifzada, eld. (20a de Novembro, 2011). "Afghanistan's population reaches 26m". Pajhwok Afghan News. [2] Arkivigite je 2018-12-24 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 17an de Septembro 2016.
  3. http://www.nybooks.com/articles/2016/04/21/what-chance-for-afghanistan/
  4. UNESCO, Country profile, http://www.uis.unesco.org/DataCentre/Pages/country-profile.aspx?code=AFG&regioncode=40535 Arkivigite je 2016-10-01 per la retarkivo Wayback Machine
  5. UNESCO, Country profile, http://www.uis.unesco.org/DataCentre/Pages/country-profile.aspx?code=AFG&regioncode=40535 Arkivigite je 2016-10-01 per la retarkivo Wayback Machine
  6. UNESCO, Country profile, http://www.uis.unesco.org/DataCentre/Pages/country-profile.aspx?code=AFG&regioncode=40535 Arkivigite je 2016-10-01 per la retarkivo Wayback Machine
  7. Conrad Schetter: II. Strukturen und Lebenswelten - Stammesstrukturen und ethnische Gruppen En: Bernhard Chiari (Hrsg.): Wegweiser zur Geschichte. Afghanistan, 3-a eldono, Ferdinand Schöningh, Paderborn 2009, ISBN 978-3-506-76761-5, S.124 (PDF-dosiero; 8.7 MB) vgl: Conrad Schetter: Ethnizität und ethnische Konflikte in Afghanistan, Reimer, Juni 2003 ISBN 978-3-496-02750-8
  8. 8,0 8,1 R. Ghirshman, "Afghanistan", (ii) ethnography, in Encyclopaedia of Islam, CD-ROM Edition v. 1.0 ed., Leiden, Nederlando
  9. Bernt Glatzer: Afghanistan: Ethnic and tribal disintegration? In: William Maley (Hrsg.): Fundamentalism Reborn?: Afghanistan And The Taliban. New York University Press, New York 1998, ISBN 0-8147-5585-2, S.170