Denis Bertholon de Polet
Denis Bertholon de Polet estis franca politikisto kaj deputito naskiĝinta la 19-an de novembro 1776 en Liono (Rodano) kaj mortinta la 28-an de marto 1847 en Pollet, domareto de Saint-Maurice-de-Gourdans.
Denis Bertholon de Polet | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 19-an de novembro 1776 en Liono | ||||
Morto | 28-an de marto 1847 (70-jaraĝa) en Pollet | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ![]() | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiElmigrulo dum la franca revolucio, Denis Bertholon de Polet revenis al Francio dum la sieĝo de Liono kaj estis enkarcerigita. Komandanto de la nacia gvardio en Montluel dum la Resurtronigo, li cetere oficiis kiel departementa konsilisto de la kantono Meximieux kaj deputito de la departemento Ain de 1831 ĝis 1834. Li seĝis ene de la parlamenta majoritato favora al la julia monarkio.
Familio
redaktiLia nepino Virginie Vincent de Saint-Bonnet (1828-1901) edziniĝis kun Antoine de Abbadie d'Arrast[1].
Referencoj
redakti- ↑ Le fabuleux destin de Virginie d'Abbadie (1-a de oktobro 2014)..
Literaturo
redakti- « Denis Bertholon de Polet », en Adolphe Robert kaj Gaston Cougny, Dictionnaire des parlementaires français, eld. Edgar Bourloton, 1889-1891