Depresio Huancabamba

La Depresio Huankabamba estas depresio laŭ orient-okcidenta direkto tra la Andoj en norda Peruo, tra kiu la rivero Maranjono ŝanĝas direkton por dreni kun siaj alfluantoj orienten al la Amazona Baseno. Ĝi interrompas la centran kaj orientan kordilerojn de la montaro. La plej malalta punkto de la okcidenta kordilero estas Pasejo Porculla, je 2145 metroj super la marnivelo.

La Depresio Huankabamba estas hejmo de la Maranjonaj sekaj arbaroj, kiuj formas konekton biogeografian inter la arbaroj de lapacifika marbordo kaj tiuj de la Amazonio same kiel barieron biogeografian inter la nordaj kaj centraj Andoj.