Der Brenner

Der Brenner estis duonmonata fakgazeto pri arto kaj kulturo fondite en 1910 fare de Ludwig von Ficker kiu baldaŭ en tuta Germanlingvio iĝis forumo ŝatata pri kulturkritiko kaj avangarda literaturo. Ĝis 1954 ĝi aperis ĉe la eldonejo Brenner-Verlag en Innsbruck. La publicitaĵtitolo referencis kaj al Brenner-montpasejo kaj al la imitota modelo "Die Fackel" de Karl Kraus.[1]

La unua numero

Ĝis la komenco de la 1920-aj jaroj tiu ĉi gazeto estis laŭtparolanto de ekspresionismo, sed poste la fokuso prie estis pli pri lingvofilozofio, teologiaj eseoj kaj lirikaĵoj.

Eldono interreta (2007–2020)Redakti

En 2007 surmerkatigitis surreta eldono (por abonantoj) en la datenaro Der literarische Expressionismus Online de la Sauer-eldonejo ĉe la tiama sekcio AAC (Austrian Academy Corpus) de la Aŭstria Akademio pri Sciencoj en kunlaborado kun la Brenner-esplorinstituto insbruka.

Modernigitis la menciita eldono en 2020 ĉe la laborejo Austrian Corpora and Editions de Austrian Centre for Digital Humanities and Cultural Heritage (ACDH-CH). La tuto nun libere alireblas kaj ankaŭ la serĉfunkcioj treege pliboniĝis.[2]

LiteraturoRedakti

  • Zeitmesser. 100 Jahre „Brenner“. Hrsg. Forschungsinstitut Brenner-Archiv. Innsbruck University Press, Innsbruck 2010, ISBN 978-3-902719-67-6.
  • Gerald Stieg: „Der Brenner“ und „Die Fackel“. Ein Beitrag zur Wirkungsgeschichte von Karl Kraus. Otto Müller Verlag, Salzburg 1976, ISBN 3-7013-0530-7.
  • Ignaz Zangerle: 30 Jahre danach. „Der Brenner“ und sein Herausgeber Ludwig von Ficker. In: Hermann Kern, Friedrich Piel und Hans Wichmann (eld.): Zeit und Stunde. Festschrift Aloys Goergen. Mäander, München 1985
  • Walter Methlagl: „Der Brenner“. Leben und Fortleben einer Zeitschrift Kösel, München 1965. Sondernummer der Nachrichten aus dem Kösel-Verlag Text von Walter Methlagl, komplette Bibliographie der Zeitschrift „Der Brenner“ und des Brenner-Verlages.
  • Robert Geher: Der „Brenner“-Kreis. Ein Beitrag zur Geschichte der Kulturzeitschrift. Wien: Universität Wien, Dissertation 1990.
  • Paul Noack: Ludwig Ficker und „Der Brenner“. En: Der Monat 194 (1964).
  • Walter Methlagl u. a. (Hrsg.): Untersuchungen zum „Brenner“. Festschrift für Ignaz Zangerle zum 75. Geburtstag. Otto Müller Verlag, Salzburg 1981, ISBN 3-7013-0629-X.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Forschungsinstitut Brenner-Archiv: Der Brenner (1910–1954)
  2. Ludwig von Ficker – Der Brenner