Deus ex machina (en latino. AFI: [ˈdeus eks ˈmaːkʰinaː]) estas esprimo latina kiu signifas «Dio el la maŝino», traduko de la literatura esprimo el la greka kulturo «ἀπò μηχανῆς θεóς» (apò mêchanễs theós). Ĝi originiĝis en la teatro greka kaj romia, kiam gruo (machina) aŭ ajna alia mekanika ilo elekstere metis en la scenejon aktoron ludantan rolon pri iu dio (deus) por solvi situacion aŭ ŝanĝi la rakonton.

Deus ex machina en la tragedio Medea de Eŭripido (2009, Sirakuzo, Italio)

Nuntempe ĝi estas uzata por ekstera elemento kiu solvas historion sen la sekvo de interna logiko. Ekde la vidpunkto de strukturo de teatra teksto, “Deus ex Machina” referencas pri ajna okazaĵo kies kaŭzo estas altrudita de la bezonoj de la teksto mem, kun la celo ke ĝi konservu kion oni atendas de ĝi el vidpunkto komerca, interesa, estetika aŭ alia faktoro, kio okazigas mankon de interna kohero.

Vidu ankaŭ redakti