La asocio Deutsche Friedensgesellschaft – Vereinigte KriegsdienstgegnerInnen, mallongigo DFG/VK, kreiĝis en 1974 per fuzio de la antaŭa Germana Porpaca Societo Deutsche Friedensgesellschaft de 1892 kaj la Asocio de Militservorifuzantoj (germane "Verband der Kriegsdienstverweigerer", VK). Ĝi estas la gvida porpaca kaj kontraŭarmea organizaĵo en Germanio.

DFG/VK
asocio
Lando(j) Germanio vd
vdr
la emblemo de la eksasocio IdK, kiu integriĝis en DFG/VK, la nuna emblemo de DFG/VK tre similas
la emblemo de la eksasocio IdK, kiu integriĝis en DFG/VK, la nuna emblemo de DFG/VK tre similas

La "Bildungswerk für Friedensarbeit" en Berlino, fondita de la urba DFG/VK-grupo, havis kelkajn jarojn sian oficejon apud Germana Esperanto-Junularo en strato Unter den Linden en la eksa FDJ-domo.

La "Bildungswerk für Friedensarbeit" en Bonno, fondita en 1979, inter la dua duono de la 1980-aj kaj la dua duono de la 1990-aj jaroj organizis ĉiujare kvar Esperanto-kursojn, kiujn gvidis kutime Thomas Pusch, Klaus Dahmann kaj Eva Formaggio.

Deklaro, subskribenda de ĉiuj membroj de DFG/VK:

Milito estas krimo kontraŭ la homaro.

Mi decidis, subteni nenion kategorion de milito kaj aktive partopreni en la forigo de kaŭzoj pro milito.

Mi rezistas kontraŭ ĉiuj planoj kaj preparoj por milito kaj dissolvos ĉiujn sociajn kaj politikajn strukturojn, sur kiu baziĝas milito.

Famaj membroj redakti

Literaturo redakti

  • Friedrich Karl Scheer: Die Deutsche Friedensgesellschaft (1892–1933). Organisation-Ideologie-Politische Ziele (la societo "inter 1892 kaj 1933. Organizado-Ideologio-Politikaj celoj"), 2-a, plibonigita eldono. Frankfurt/Main 1983 ISBN 3881296220
  • DFG-VK (eld.): Für Frieden, Gerechtigkeit und eine menschenwürdige Zukunft; Grundsätze und Arbeit der DFG-VK (germane: "por paco, justeco kaj humana estonto, fundamentoj kaj laboro de la societo DFG-VK"), ISBN 3-922319-25-4
  • Informa broŝuro: Nur friedlich denken ist zu wenig – Friedensarbeit fördern – Mitglied werden! (germane: "Nur pace pensi tro malmultas - subteni paclaboron - iĝi membro!")

Eksteraj ligiloj redakti