Okcidenta Dezerta Kampanjo

(Alidirektita el Dezerta Kampanjo)

La Okcidenta Dezerta Kampanjo (aŭ Dezerta Milito), okazis en la dezertoj de Egiptio kaj Libio kaj estis la ĉefa batalkampo de la Nordafrika Kampanjo dum la Dua Mondmilito. Tiu kampanjo startis en septembro 1940 pere de la Itala invado de Egiptio; la Operaco Compass, nome Brita kvintaga atako en decembro 1940 estrita de Archibald Wavell, kondukis al la detruo de la Italia 10a Armeo. Benito Mussolini petis helpon al Adolf Hitler, kiu respondis per malgranda germana forto sendita al Tripolo laŭ la Direktivo 22a (11a de januaro). La Germana Afrika Korps (de Generalleutnant Erwin Rommel) estis sub teoria itala komando sed siavice itala dependo el Nazia Germanio faris ĝin la dominanta partnero.

24a de Oktobro 1942: Soldatoj de la 9a Aŭstralia Infanteria Divizio en pozo ataka dum la Dua Batalo de Alamejno (fotisto: Len Chetwyn).
Italaj pafistoj ĉe Tobruko.

Printempe de 1941, la fortoj de la Akso estritaj de Rommel pelis la Britojn reen al Egiptio escepte pro la haveno de Tobruko, kie la Sieĝo de Tobruko okazis ĝis ĝi estis liberigita dum la Operaco Crusader. La fortoj de la Akso estis devigitaj retiriĝi al loko kie ili estis fine de la jaro. En 1942 la fortoj de la Akso denove pelis la Britojn reen kaj eĉ konkeris Tobrukon post la Batalo de Gazala sed ili malsukcesis atingi decidigan venkon. Je la fina atako de la Akso al Egiptio, la Britoj retiriĝis al El Alamein, kie dum la Dua Batalo de El Alamein la Oka Armeo venkis super la Aksaj fortoj. Ili estis forigitaj el Libio al Tunizio, kie ili estis venkitaj en la Tunizia Kampanjo.

Por Hitler la Orienta Fronto kontraŭ Sovetunio malgravigis la dezertan militon, kiu estis militagado de duaranga gravo. La Akso neniam havis sufiĉajn rimedojn aŭ la ebloj liveri ilin, por venki auper la Britoj. Al la Britoj siavice mankis kelkaj oportunoj finigi la kampanjon kiam ili transigis rimedojn al Grekio kaj Levantenio en 1941 kaj Malproksima Oriento en 1942.

Operacoj redakti

Bibliografio redakti

  • Playfair, Major-General I. S. O.; et al. (2004) [1st. pub. HMSO 1966]. Butler, J. R. M., ed. The Mediterranean and Middle East: The Destruction of the Axis Forces in Africa. History of the Second World War United Kingdom Military Series. IV (Naval & Military Press ed.). London: HMSO. ISBN 1-84574-068-8.