Die Abderiten (eo: La Abderanoj) estas satira romano de Christoph Martin Wieland, kiu aperis en la revuo Der Teutsche Merkur dum la jaroj 1774 ĝis 1780 kiel seriaĵo. En ĝi Wieland primokas la naivecon de siaj eturbaj samtempuloj el liberaj regnaj urboj.

Geschichte der Abderiten
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Christoph Martin Wieland
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1774
Ĝenro satiro
Loko de rakonto Abdera
vdr

Abderano estas nomo por stulta naivulo. Ĝi estas deduktebla de la antikvagreka urbo Abdero, kiu ja estis hejmurbo de tiaj eminentuloj kiel Demokrito kaj Protagoro, tamen jam je la antikvaj grekoj akiris la fifamon de naivulejo.

La opinio ankaŭ de samtempuloj de Wielands, ke li priskribas la cirkonstancoj de sia hejmurbo Biberach, tuŝas nur la eksteraĵon. Laŭenhave temas plejparte pri historioj kolportitaj de antikvaj komediopoetoj kaj satiristoj pri la Abdero, kiu en antikva Grekujo validis kiel urbo, kies urbanoj faras ĉion necele kaj malsukcese. Eble Wieland havis enmense kelkajn karakterojn el Biberach, sed tiajn oni estus trovanta sendube en ĉiu alia urbeto: Wieland prezentas kvazaŭ „kosmopolitisman“ abderanecon, stultecon, kiu ĉiuepoke estas trovebla inter la homoj je ĉiuj lokoj. Estas elstarigenda la amaspsikologia dimensio de lia romano, kiu estas tre antaŭa al la sociologiaj kaj psikologiaj konoj de lia epoko.

La romano aperis en la revuo Der Teutsche Merkur eldonita de Wieland de 1774 ĝis 1780 kaj inspiris multajn imitantojn, i. a. August von Kotzebue, Friedrich Dürrenmatt, Richard Strauss kaj Peter Ustinov.

Eksteraj ligiloj redakti