Die Hochzeit (Esperante: La geedziĝfesto) estas nefinita opero de Richard Wagner. Wagner verkis la libreto kaj komenciĝis per la komponado aŭtunon de 1832 en la aĝo 19 jaroj. Post kiam lia fratino Rosalie, ĉefa subtenanto kaj opinidirektanto de la familio, estis espriminta sian malplaĉon, Wagner forĵetis la projekton kaj neniigis la manskribaĵon. Konserviĝis nur septeto el la opero.

Die Hochzeit
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1912
vdr
juna Richard Wagner en 1842

Ekesto redakti

Wagner estis laŭ propraj indikoj kelkajn jarojn antaŭ la konceptado de la libreto „ leginta en libro de Johann Gustav Gottlieb Büsching tragikan okazaĵon akzesore menciitan[1]. Ankoraŭ tute laŭ la tradicio de la rakontoj de E. T. A. Hoffmann Wagner konceptis novelon, kiu kontraste al la modelo ludu en la nuntempo sur la bieno de riĉa artŝatanto. Li tamen ne finverkis la novelon, sed komenciĝis anstataŭe dum studorestado en Prago per la elverkado de la libreta al tragedia opero.

Agado de la opero laŭ indikoj de Wagner redakti

Laŭ la membiografio de Wagner Mein Leben la opero havis jenan enhavon:

Du inter-malamikiĝintaj nobelajpatriciaj gentoj devas ĵuri repaciĝon unu al la alia. Simbole la familiestro de la unua partio invitas ankaŭ la filon de sia ĝisnuna malamiko al repaciĝofesto kaj al la samtempa geedziĝo de lia filino. Dum la geedziĝsolenaĵoj la filon de la eksmalamiko kaptas „malluma pasio por la novedzino“. Post kiam la novedzino estis kondukita al sia turĉambro, kie ŝi atendas sian edzon, ŝi subite ekvidas la rigardon de la fremdulo direktitan sur sin. Li entrudiĝas en ŝian ĉambron kaj ĉirkaŭprenas ŝin pasie. Ŝi sukcesas repuŝi lin al la balkono kaj faligi lin de trans la balustrado.

La kadavron de la frakasito trovas liaj anoj, kiuj ĵuras venĝon. Tamen la grandaĝa familiestro, patro de la edzino, sukcesas trankviligi ilin. La mortinto estu entombigita per granda solenaĵo je ĉeesto de la suspektata familio. La familiestro samtempe esperas dian ĵuĝon, kiu pruvu, ke lia familio estas senkulpa pri la morto. Dum la preparado de la funebra ceremonio la junulino pli kaj pli freneziĝas. Ŝi rifuzas la novedzon kaj enfermas sin en sia turĉambro. Ŝi revenas tamen, kondukate de la honorjunulino, al la funebraĵo. Dum kiam la parencoj de la mortinto altrudiĝas por venĝi lin, ŝi terensinkas morte antaŭ la ĉerko. Kiam la parencoj de la mortinto demandas pri la murdinto, la patro montras sur sian mortintan filinon.[2]

Plua sorto de la opero redakti

Laŭ propraj indikoj de Wagner revenis kun la preta enkonduko de la unua akto kaj „adaĝo por kantsepteto“, en kiu eksonas la repaciĝo de la kverelaj familioj, la amĵuroj de la novgeedza paro kaj la „malhela ardo“ de la sekreta enamiĝinto. Dum kiam la instruisto de Wagner, Christian Theodor Weinlig, esprimiĝis pozitive, lia fratino Rosalie tamen ne povis amikiĝi kun la temo. Ŝi kritikis precipe la malheleco de la peco kaj la mankon de pacigaj kaj serenaj scenoj. Post tio Wagner, al kiu tre gravis la prijuĝon de lia fratino, neniigis „sen ajna pasio“ la manskribaĵon.

Postefikoj, paraleloj redakti

Pro la fakto, ke konserviĝis enkonduko kaj la kantsepteto, verkistoj kiel Egon Voss faris pluajn konkludojn pri la agado kaj komparojn kun la unua kompleta opero de Wagner, Die Feen. [3] Precipe la samnomecoj okulfrapas. Ada kaj Arindal estas kaj en Feen kaj ankaŭ en la operfragmento la cefrola paro. Ankaŭ iu Harald kaj iu Lora troviĝas en ambaŭ operoj, kion Voss tamen opinias pli „hazarda“. La malhela kontraŭulo Cadolt el Hochzeit tamen mankas en Feen. El tio Voss deduktas, ke Die Feen devis fariĝi la pli paciĝema kontraŭaĵo al Hochzeit, per kio Wagner volis pruvi sian opiniŝanĝon al la familio.[4]

Referencoj redakti

  1. Richard Wagner, Mein Leben, eldonita de Martin Gregor-Dellin, Paul List-Verlag Munkeno 1976, p. 75
  2. Richard Wagner, Mein Leben, pj. 74–76
  3. Egon Voss, en la akompankajero por la opero Die Feen de Wagner, Munkeno 1984, (Orfeo)
  4. Egon Voss, ĉ. a. l.