Sonĝointerpretado (Freud)

verko far Sigismondo Freŭdo pri sonĝoj
(Alidirektita el Die Traumdeutung)

Sonĝointerpretado (en germana: Die Traumdeutung) estas libro de 1899 de Sigmund Freud, fondinto de psikoanalizo, en kiu la aŭtoro enkondukas sian teorion de nekonscio rilate al la sonĝointerpretado, kaj studas tion kio poste estos la teorio de la Edipa konflikto. Freud reviziis la libron almenaŭ ok fojojn kaj, en la tria eldono, aldonis etendan parton kiu temis pri la sonĝo-simbolismo tre laŭvorte, sekvante la influon de Wilhelm Stekel.

Die Traumdeutung
literatura verko • skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Sigmund Freud
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1899
vdr
Unua eldono de Sonĝointerpretado.

Datita en 1900, la libro estis unuafoje publikigita en eldono de 600 ekzempleroj, kiu ne forvendiĝis dum ok jaroj. La Sonĝointerpretado poste atingis popularecon, kaj sep pliaj eldonoj estis publikigitaj dum la vivo de Freud.[1]

Pro la amplekso kaj komplekseco de la verko, Freud verkis ankaŭ mallongigitan version nome "Pri sonĝoj". La origina teksto estas amplekse konsiderata kiel unu el la plej gravaj verkoj de Freud.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "Freud's book, "The Interpretation of Dreams" released 1900". A Science Odyssey: People and Discoveries. PBS. 1998. Alirita la 31an de januaro, 2020.