Edipa konflikto

deziro de filo posedi patrinon kaj konkuri kontraŭ patro

La Edipa konflikto estas teoriero de la psikoanalizo de Sigmund Freud, laŭ kiu ĉiu vira infano en sia disvolviĝo pasas „Edipan fazon“, en kiu li avidas sian patrinon kaj rivalas kontraŭ sia patro.

Edipo solvas la enigmon de la Sfinkso, de Jean Auguste Dominique Ingres, (ĉ. 1805).

Oni parolas pri Edipa komplekso, se ankoraŭ la plenkreskulo restas en tiu problemo, do se la infana konflikto ne solviĝis kontentige. Foje oni mise uzas la terminon Edipa komplekso, sinonime al la infana Edipa konflikto.

En "La reveno de totemismo en la infaneco" de Totemo kaj tabuo, Freud metis la komencon de la Edipa komplekso en la originoj de la homa socio, kaj postulis, ke ĉia religio estis fakte etendon kaj kolektivan formon de kulpo kaj de ambigveco por trakti pri la mortigo de la patra figuro (kion li vidis kiel la vera Prapeko).

Etimologio redakti

Nomdona estas Edipo el la greka mitologio, priskribita en Reĝo Edipo, dramo de Sofoklo: Edipo (sen scii tion) mortigis la propran patron Lajo, kaj vivis inceste kun la propra patrino Jokasta. Kiam li ekkonas tion, li mem blindigas sin kaj iras en ekzilon. Sofoklo priskribas la historion kiel destinitan per la sorto, kiu vole-nevole okazas al Edipo.