Dimitrios Salpingidis

Dimitrios Salpingidis - greke Δημήτριος Σαλπιγγίδης, foje ankaŭ literumita Δημήτρης kaj koresponde latinliterigata Dimitris, kaj familinome ankaŭ latinliterigita Salpigidis - estas greka futbalisto. Li naskiĝis la  18-an de aŭgusto 1981(nun 1981-08-18) en Tesaloniko, do nun estas 42-jara. Inter la jaroj 1999 kaj 2006 kaj denove ekde la jaro 2010 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo PAOK Tesaloniko - intertempe li kvar jarojn membris en la unua teamo de la klubo Panathinaikos Ateno.

Dimitrios Salpingidis
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1981 (1981-08-18) (42-jaraĝa)
en Tesaloniko
Lingvoj moderna greka
Ŝtataneco Grekio
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.dimitris-salpigidis.gr/
vdr
Dimitrios Salpingidis en 2009

Krome Dimitrios Salpingidis ekde la jaro 2005 estas membro de la Greka nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. En la ĉampionado li per du goloj elstaris en la listo de plej bonaj golfaristoj.