Dirty Dancing

usona filmo el la jaro 1987

Dirty Dancing estas usona romantika drama danc-filmo de 1987 verkita de Eleanor Bergstein, produktita de Linda Gottlieb kaj reĝisorita de Émile Ardolino. En ĝi ĉefrolas Jennifer Grey kaj Patrick Swayze.[1]

Dirty Dancing
filmo
Originala titolo Dirty Dancing
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 21 aŭg. 1987, 8 okt. 1987, 23 okt. 1987, 1987
Ĝenro amafera filmo, muzika filmo, filma dramo, adoleskanteca filmo, dancfilmo
Kameraado Jeffrey Jur
Reĝisoro(j) Emile Ardolino
Produktisto(j) Linda Gottlieb
Scenaro Eleanor Bergstein
Filmita en Norda Karolino
Loko de rakonto Nov-Jorkio
Muziko de John Morris
Rolantoj Patrick Swayze • Jennifer Grey • Jerry Orbach • Cynthia Rhodes • Kelly Bishop • Jane Brucker • Jack Weston • Max Cantor • Wayne Knight • Lonny Price • Neal Jones • Emile Ardolino • Garry Goodrow
Honorigoj Amanda Award for Best Foreign Feature Film • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Kanto • Golden Globe Award for Best Original Song
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Somere 1963 Frances Houseman aŭ 'Baby' ferias kun siaj gepatroj, Jake kaj Marjorie Houseman, kaj sia pli maljuna fratino Lisa, ĉe Kellerman, luksa feriejo en Catskills, posedata de Max la amiko de Jake. Baby estas altirita de Johnny kaj dancas nelonge kun li post kiam lia kuzo Billy prezentas ilin ĉe sekreta "malpura" dancanta festo por la laboristaro.

Baby ekscias ke la dancpartnero de Johnny Penny estas graveda de Robbie, kelnero kaj flirtemulo, kiu prezentiĝos por Yale Medicina Universitato kaj nun havas sian okulojn sur Lisa. Kiam Robbie rifuzas helpi Penny, Baby sen klarigi kial, pruntas monon de sia patro por pagi la aborton de Penny. Pro neebla prezento de la paro ĉe venonta danckonkurso Baby volonte anstataŭas Penny. Dum ŝiaj dancsesioj kun Johnny, ili evoluigas reciprokan amon kaj krom sia malsukceso efektivigi klimaksan liftan dancmovon (Baby hezitis), la efikeco de Johnny kaj Baby estas sukcesa.

Reen ĉe Kellerman, Penny estas grave vundita pro la fuŝita aborto kaj Baby petas la helpon de sia patro por resanigi Penny. Indignita pro la trompo de Baby kaj supozante ke Johnny gravedigis Penny, Houseman ordonas al Baby resti for de ili. Baby kaŝe iras ĉe Johnny por pardonenpeti la mistrakton de sia patro, sed Johnny sentas ke li meritas tion pro sia pli malalta statuso; Baby trankviligas lin pri lia valoro, deklarante ŝian amon. Ili komencas kaŝe vidi unu la alian kaj ŝia patro nun rifuzas paroli kun ŝi.

Johnny malaprobas maldecan proponon de Vivian Pressman, adulta edzino, kiu anstataŭe amoras kun Robbie, preterintence malhelpante la propran planon de Lisa perdi sian virgecon kun li. Kiam Vivian ekvidas Baby forlasanta la kabanon de Johnny, ŝi sentiĝas puŝita malestime kaj provas venĝon kontraŭ Johnny per asertado ke li ŝtelis la monujon de ŝia edzo. Max pretas maldungi Johnny sed Baby defendas lin rivelante ke ŝi estis kun Johnny dum la ŝtelo. La veraj ŝtelistoj, Sydney kaj Sylvia Schumacher estas kaptitaj, sed Johnny daŭre estas maldungita pro rilatado kun Baby. Antaŭ foriri, Johnny provas paroli kun D-ro Houseman, sed estas nur akuzita. Baby poste pardonpetas sian patron pro la mensogo sed ne pro ŝia romanco kun Johnny kaj tiam akuzas lin je klasismo.

Ĉe la sezonfina talentekspozicio, kuracisto Houseman donas al Robbie koverton kun iom da mono por medicina fakultato, sed kiam Robbie konfesas, ke li gravedigis Penny kaj tiam insultas ŝin, Houseman kolere prenas la koverton. Johnny alvenas kaj interrompas la finan kanton alportante Baby supren sur scenejon kaj deklarante ke ŝi igis lin pli bona persono kaj tiam ili faras la dancon kiun ili trejnis la tutan someron, finiĝante kun sukcesa prezento de la klimaksa lifta dancmovo. Houseman agnoskas ke li eraris pri Johnny kaj akordigas sin kun Baby poste la tuta laboristaro kaj gastoj aliĝas al Baby kaj Johnny dancante "(I've Had) The Time of My Life".

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo redakti

  • Jennifer Grey kiel Frances “Baby” Houseman
  • Patrick Swayze kiel Johnny Castle
  • Cynthia Rhodes kiel Penny Johnson
  • Jerry Orbach kiel Jake Houseman
  • Jane Brucker kiel Lisa Houseman
  • Jack Weston kiel Max Kellerman
  • Lonny Price kiel Neil Kellerman
  • Kelly Bishop kiel Marjorie Houseman
  • Max Cantor kiel Robbie Gould
  • Charles Coles kiel Tito Suarez
  • Neal Jones kiel Billy Kostecki
  • Miranda Garrison kiel Vivian Pressman
  • Garry Goodrow kiel Moe Pressman
  • Paula Trueman kiel Sylvia Schumacher
  • Alvin Myerovich kiel Sydney Schumacher
  • Wayne Knight kiel Stan
  • Antone Pagán kiel The Staff Kid

Muziko redakti

  1. "Be My Baby" – The Ronettes
  2. "Big Girls Don't Cry" – Frankie Valli and The Four Seasons
  3. "Where Are You Tonight?" – Tom Johnston
  4. "Do You Love Me" – The Contours
  5. "Love Man" – Otis Redding
  6. "Stay" – Maurice Williams kaj the Zodiacs
  7. "Hungry Eyes" – Eric Carmen
  8. "Overload" – Zappacosta
  9. "Hey! Baby" – Bruce Channel
  10. "De Todo Un Poco" – Melon
  11. "Some Kind of Wonderful" – The Drifters
  12. "These Arms of Mine" – Otis Redding
  13. "Cry to Me" – Solomon Burke
  14. "Will You Love Me Tomorrow" – The Shirelles
  15. "Love Is Strange" – Mickey & Sylvia
  16. "You Don't Own Me" – The Blow Monkeys
  17. "Yes" – Merry Clayton
  18. "In the Still of the Night" – The Five Satins
  19. "She's Like the Wind" – Patrick Swayze
  20. "(I've Had) The Time of My Life" – Bill Medley kaj Jennifer Warnes

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti