La disfibrigiloheklilo estas ligna manlaborilo por taŭzado (kombinado) de fibraj plantoj kiel kanabo kaj lino. Ĝi estas lignoplato, desur kiu staras vertikale multaj longaj dentoj, dornoj.

historia disfibrigilo

Se oni taŭzas linon, oni tirkombinas faskon de seka fibra tigo, tiam ties fibroj aperas, rektiĝas. La lintaŭzado sur la disfibrigilo estas grava laborpunkto de pretigo de lina teksaĵo.

Lingva rimarko redakti

La esprimo heklilo aperas en la Esperanta Bildvortaro. Same legeblas la esprimoj heklado, heklisto, heklo-tablo, kruda heklilo (kruda stupo), fin-heklilo (delikata stupo), heklata kanabo, ŝnuruma maŝino ktp.