Diskuto:Ĉinio (ŝtato)
Latest comment: antaŭ 4 jaroj by ThomasPusch
La artikolon iniciatis la 4-an de oktobro 2007 ArnoLagrange (per 16 255 bitokoj), kiu uzis la landoformon "Ĉinio" kaj aparte komentis ke "Ĉinio estu la ĉefartikolo". Ĉio estis bone ĝis la 11-a de decembro 2019, ankaŭ la informkesta flago bone montriĝis, sed tiam la novulo "Paculo" ŝanĝis ĉiujn entekstajn landoformojn "Ĉinio" al "Ĉinujo", laŭ evidente persona gusto, kaj de tiam ekzemple la flago ne plu montriĝas. Tio kontraŭas la forte pribatalitan vikipedian interkonsenton pri landonomoj. Mi restariĝas la landoformon "Ĉinio". --ThomasPusch (diskuto) 14:09, 13 jan. 2020 (UTC)