Diskuto:Ĝemela lingvo

Interesa artikolo. Sed ĉu ĝi ne pli ĝuste titoliĝu ĝemelolingvo ĉar ja temas pri lingvoj de [aŭ inter] ĝemeloj. La ĝemelecon havas la parolantoj, ne la lingvo mem. --Arno Lagrange @ 18:28, 10 Feb. 2013 (UTC)

Tendence Arno pravas, sed laŭ mi la nomo "ĝemela lingvo" tamen tute tolereblas. Mi ne povus pensi pri "ĝemelece parencaj lingvoj" (eĉ la ĉeĥa kaj slovaka, nederlanda kaj flandra estas nur gefrate parencaj, sed ne "kromozome identaj": se lingvoj estus "identaj ĝemeloj", ni diru la FRG-germana kaj GDR-germana, eble la usona angla kaj kanada angla, tiam pridubindus ĉu temus pri du apartaj lingvoj, kaj prefere la lingvaĵoj konsideriĝu variaĵoj de la sama lingvo). Tial ankaŭ la nomon "ĝemela lingvo" mi komprenas "lingvo de ĝemeloj". ThomasPusch (diskuto) 22:12, 12 Mar. 2013 (UTC)

En la jena diskuto pripensiĝis ĉu nomumi la artikolon leginda. Kiel ofte, voĉdonis nur limigita nombro da homoj (3), kaj ne troviĝis plimulto por nomumo. Laŭ mi Talnat pravas ke la artikolo laŭ la nuna stato estas "pli informa ol la alilingvaj ekvivalentoj" (krom la sveda, kiun li paralele verkis). Mi persone voĉdonintus por ĝi, sed mi vidis la diskuton tro malfrue. Tamen mi ne povas sekvi la suspekton de Dominik, ke temu pri "verŝajne hoakso", do malbonintenca interreta mistifiko, kaj "forigenda artikolo": Mi ne vidas ajnan indikon ke povus temi pri hoakso, kaj nomus tute senbaza la suspekton de Dominik (kies ceteran redaktadon mi aprezas). Iom min ĝenas ke ofte KuboF tre formale argumentas ke mankas referencoj rekte ligitaj al unuopaj frazoj (tia kritiko tre facilas), sed ja ĝustas ke ĝis nun ne estas tiaj referencoj, kaj la proponon de KuboF laŭ mi relative facile povus plenumi la artikola verkinto. Mi pardonpetus pro la fortaj vortoj de Dominik, kaj alvokus sekvi la proponon de KuboF. Se iu havus klarajn indikojn ke la teksto estus hoakso, necesus konvinka argumentado kun eksteraj referencoj. Estus tre ĝene sen argumenta bazo forkolerigi la verkinton. ThomasPusch (diskuto) 22:12, 12 Mar. 2013 (UTC)


Plej multaj alilingvaj vikipedioj donis la titolon "Idioglossia" aŭ simila al tiu artikolo. Nomi ĝin "Ĝemela lingvo" miaopinie estas plena mistifiko, kvazaŭ ĝemeloj uzus propran lingvon. Ne estas en la artikolo mem trafa ekzemplo kiu eĉ iomete pravigus tiun aserton. Redaktinto Talnat mem konfesis, ke li ankaŭ redaktis la svedan artikolon (sv:Tvillingspråk), kaj ambaŭ artikoloj similas al originala esplorado, kio estus motivo por peti ĝian Forigon. Mi simple kontentiĝus per alinomado de la artikolo al "Idioglosio" aŭ simila. ThomasPusch ne bezonas pardonpeti pro miaj fortaj vortoj, mi mem laŭte esprimas mian opinion. Laŭ propra sperto, mi scias multe pli pri la temo ol la pseŭdo-fakuloj pri ĝemeleco. --Dominik (diskuto) 10:04, 13 Mar. 2013 (UTC)


Tiu artikolo temas pri lingva fenomeno kiu trafe nomiĝas ”ĝemela lingvo”. Simila esprimo ankaŭ estas uzata en lingvoj kies vikipedia artikolo pri tiu temo titoliĝas ”idioglossia” aŭ simile. Mi ne menciis unopajn kazojn, sed tiaj troviĝas en la anglalingva vikipedio. La termino idioglosio estis jam menciita en la artikolo, kaj ties uzado klarigita. Cetere, mi paralele verkis similenhavajn artikolojn ne nur por la sveda kaj esperanta vikipedio sed ankaŭ por la sveda nacia enciklopedio (Nationalencyklopedin).

En la origina teksto: Ĝemela lingvo estas aparta lingvo uzata de junaj infanoj, relative ofte de ĝemeloj, kaj kiun parolas kaj komprenas nur tiuj, Dominik 2013-03-16 anstataŭis ”aparta lingvo” per ”nenio pli ol galimatia lingvaĵo”.

Tio ne pliigas la enciklopedian valoron de la artikolo, sed nur esprimas malican sintenon de la redaktanto. Ĝi ankaŭ igas la frazon memkontraŭdira, ĉar ”galimation” oni kutimas nomi parolon kiu eĉ ne estas komprenata de la elbuŝiganto. Ankaŭ el la resto de la artikolo evidentiĝas, ke tiu redaktado estas fuŝa. Mi restarigis la originan tekston.

Dominik ankau aldonis duan alineon, kiu tekstis: Tamen, la ĉefa kaŭzo de apero de t.n. ĝemela lingvo ne estas tiom sociolingvistika kiom biologia, ĉar proporcie plurnaskitoj estas ankaŭ pli ofte frunaskitoj. Ĉe frunaskitoj, la parol-kapablo estas ĝenerale pli malfrua ol ĉe ĝustatempaj naskitoj. Do kripla elparolo ne estas apartaĵo de ĝemeloj, ĝi nur estas pli rimarkebla ĉar aperas formo de dialogo.

Tiu alineo estis misinforma, kvankam ĝi enhavas ankaŭ utilan informon. Veras ke prokrastoj en la akirado de la patrina lingvo estas pli oftaj ĉe frunaskitoj, sed ”ĝemela lingvo” kreiĝas nur kiam la ĉefa komunikpartnero mem ne regas la patrinan lingvon. Krome, la esprimo ”kripla elparolo” estas misa. Mi forstrekis tiun alineon, sed mi tamen enmetis la informon pri frunaskiteco en konvena loko, fine de la sekva alineo. Talnat (diskuto) 14:56, 15 Apr. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Ĝemela lingvo".