Diskuto:Ĝido
Latest comment: antaŭ 4 monatoj by ThomasPusch
Serĉatus referencoj pri la esperantigo Ĝido kaj/aŭ Ĝeddao. Eble en la e-lingva nobla Korano ie estas mencioj (tre supozeble, nur necesus trovi ilin), supozeble ankaŭ en la "Poŝatlaso de la Mondo" Prago, 1971, estas mencio.
Ĉiukaze la jenaj du referencoj jam subtenas la formon Ĝido (formon kiun mi ankaŭ vidis en artikoloj foje, iam antaŭ jaroj, supozeble en Monato, sed tio kompreneble nun ne helpas):
- kapvorto Ĝido en Reta vortaro
- artikolo de januaro 2011: "Pekino kaj Rijado remalfermas la silko-vojon" kun mencio pri Ĝido en Le Monde diplomatique en Esperanto
- kaj, ĉiutaĝa praktika uzo, esperanta reklamo "Aera Frajto de Ŝenĵeno ĝis Ĝido" de novembro 2023 pri la transporta firmao Basenton
En aliaj vortaroj mi ankoraŭ ne trovis dokumentigon de esperanta urbonomo, kaj ankaŭ ne trovis citaĵojn el artikoloj el Monato.
Pri laŭdira alternativa esperantigo Ĝeddao mi trovas entute nenian fonton.
Do, ankoraŭ iom serĉindas. ThomasPusch (diskuto) 00:19, 7 mar. 2024 (UTC)