Diskuto:Ĝinzoŝtofo

Titolo redakti

Nenie ekster la Vikipedio mi trovis uzon de "bluĝino" por la ŝtofo. La solajn uzojn de "bluĝino", kiujn mi trovis, celis al la pantalono (kiu tamen plej ofte estas nomataj "ĝinzo").

Ankaŭ en aliaj lingvoj, ne estas uzata nomo simila al "bluĝino" por tiu ŝtofo. Kiel videblas el la interlingvaj ligiloj, la ŝtofo nomiĝas "denim" en la plej multaj lingvoj.

En Esperanto eblas nomi la ŝtofon "ĝinzoŝtofo". Ĉe tiu kunmetaĵo la intencita signifo estas tuj komprenebla. Laŭ mi ni do ŝanĝu la titolon al ĝinzoŝtofo. Marcos 16:04, 7. Mar 2009 (UTC)

Ĉu "ĝinzoŝtofo" estas io alia ol dreliko? Mi preferus ŝanĝi la titolon al "dreliko", sed mi ne estas ŝtofospecialisto ;-) --PaulP - Disk. 16:24, 7. Mar 2009 (UTC)
Almenaŭ en la germana Vikipedio estas du malsamaj artikoloj de:Denim (ĝinzoŝtofo) kaj de:Drillich (dreliko), sed ankaŭ mi ne estas fakulo pri la temo. Marcos 19:29, 7. Mar 2009 (UTC)
En ordo. Trafa argumento. --PaulP - Disk. 19:35, 7. Mar 2009 (UTC)
Mi trovas ke la radiko 'denim' estas uzita en multaj lingvoj, almenaŭ la sekvaj: bg, br, ca, cs, da, de, en, et, fi, fr, gl,he, it, nl, no, pl, pt, ru, sl, kaj sv. Al mi tio ĉi sufiĉas por uzi la vorton 'denimo' en Esperanto. Mi ankaŭ ne estas fakulo, sed tiel ofta uzo de internacia radiko estas menciinda. F3meyer (diskuto) 08:03, 7 Apr. 2014 (UTC)
Reiri al la paĝo "Ĝinzoŝtofo".