Diskuto:Ĵupo
Laŭ mia serĉado, ĵupo ne ekzistis en Esperantio, antaŭ ol oni ekuzis en vikipedio. Narvalo 20:42, 14 Feb. 2012 (UTC)
- PIV ankaŭ enhavas nek oblaston nek komarkon, kaj ili gaje ekzistas ĉi tie. Kial do ne povus esti ĉi tie ĵupo? Petr Tomasovsky (diskuto) 19:05, 14 Apr. 2012 (UTC)
- Pri komarkoj estas eĉ kreita ŝablono Informkesto komarko. ??? Petr Tomasovsky (diskuto) 19:37, 14 Apr. 2012 (UTC)
- Mi ne komprenas kial enkonduki ĉiun nacian esprimon. Oni povas trovi ekvivalenton inter la ekzistantaj vortoj en Eo. Laŭ mi, komarko = subregiono aŭ distriktaro. Narvalo (diskuto) 19:38, 14 Apr. 2012 (UTC)
- Mi jam ne aŭdiĝas pro tio, ĉar poste mi estas tiu ... Se vi sukcesos forigi komarkon kun oblasto, poste ankaŭ ĵupo restos kiel bomboneto por forigi. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:48, 14 Apr. 2012 (UTC)
Mi pliprecizigis en la teksto ke fakte ĵupo = reĝa departemento. Eble ni prefere forigu la artikoleton entute kaj anstataŭu per alidirektilo. - Moldur (diskuto) 21:35, 30 Okt. 2015 (UTC)