Diskuto:Paŝtohundo

(Alidirektita el Diskuto:Ŝafhundo)
Latest comment: antaŭ 11 monatoj by ThomasPusch in topic Nomo paŝtohundo

Kunigi kun "Hundrasoj" redakti

Mi malfavoras la kunigon de artikolo "Listo de ŝafhundoj" kun "Listo de hundrasoj" por ne perdi interlingvajn ligilojn - plej multaj alilingvaj vikipedioj havas apartan artikolon pri "Ŝafhundoj". --Dominik 08:58, 29. Okt 2010 (UTC)

Ankaŭ mi kontraŭas kunigon kun "Listo de hundrasoj" sed preferas ŝanĝi la artikolon al ne nur listo de ŝafhundoj sed al vera artikolo pri tiaj hundoj. Cetere, ankaŭ intervikioj temas pri ŝafhundoj kaj ne pri tia listo. --KuboF (diskuto) 12:51, 2 Mar. 2013 (UTC)

Mi ne spertas pri la temo, sed tiaj hundoj estas uzataj ankaŭ por aliaj bestoj ol nur ŝafoj. Ĉu vere ni uzas ŝafhundojn ankaŭ por kaproj? Tamen, rapida serĉo montras ke almenaŭ paŝtohundo ne estas uzata... --KuboF (diskuto) 12:59, 3 Mar. 2013 (UTC)

Nomo paŝtohundo redakti

10 jarojn pli poste la teksto nomatas simple "ŝafhundo", ne "listo...", kaj ankaŭ ne plu estas nura listo, tute bone. Kaj estas saĝa solvo en la teksto mem klarigi ke "pli ĝenerale paŝtohundo estas tipo de hundo kiu estis trejnita por helpi la paŝtistojn prizorgi gregon", por inkluzivi ankaŭ tiuj "ŝafhundojn kiuj paŝtas kaprojn aŭ bovojn". Nur, kvankam KuboF jam antaŭ 10 jaroj cerbumis pri nomo "paŝtohundo", nun oni ĉie en la teksto ekuzis pli koncizan nomon "paŝthundo". Kvankam mi supozas ke homoj el plej multaj denaskaj lingvoj senprobleme povos prononci la sinsekvon "ŝth", tamen estas iu konvencio en Esperanto laŭeble eviti kunpremiĝon de tri konsonantoj, kaj ĉi tie tiu kunpremiĝo facile eviteblas. Tial mi forte pledas pri atento pri tio kaj pri prefero de la variaĵo "paŝtohundo". ThomasPusch (diskuto) 13:28, 7 maj. 2023 (UTC)Reply

Momenton, kial entute ni tiom kroĉiĝas al la malnova termino "ŝafhundo" en la titolo? Ĉiuj aliaj lingvoj en la vikidatuma grupo Q38967, ekzemple angle herding dog, france chien de berger, germane Hütehund, hispane perro pastor, delonge decidiĝis favore al vorto komparebla al paŝtohundo, kaj estas nenia problemo alproksimigi la esperantan titolon al tio. Mi do alinomas la titolon de ŝafhundo al paŝtohundo. ThomasPusch (diskuto) 15:12, 7 maj. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Paŝtohundo".