Diskuto:Ŝora lingvo

Latest comment: antaŭ 14 tagoj by Tlustulimu in topic Enkonduko

Enkonduko

redakti

Saluton. MI ĵus malfaris la foje okazintan forprenon de la enkonduka teksto, ĉar alie neniu scias, pri kia lingvo temas. - Ekbabili tuj je komenco pri dialektoj sen klarigo pri lingva aparteno al familio estas sufiĉe sensenca. Ĉu ne? - Amike Tlustulimu (diskuto) 19:25, 13 jun. 2024 (UTC)Reply

Mi samopinias. RG72 (diskuto) 11:25, 14 jun. 2024 (UTC)Reply
Dankon pro via subteno. Eble la forpreninto tion ja faris akcidente dum aldono de informkesto. Se jes, alifoje necesus pli da atento. Ĉu ne? Tlustulimu (diskuto) 11:30, 14 jun. 2024 (UTC)Reply
Certe, des pli ke temas pri etaj etnoj kaj aferoj malofte konataj, speciale ekster Rusio. Ŝoroj loĝas en la najbara Permja regiono, sed apenaŭ eĉ rusianoj loĝantaj ekster Uralo scias ke tiu ĉi etno ekzistas. RG72 (diskuto) 12:12, 14 jun. 2024 (UTC)Reply
Estas mi la fuŝinto. Jes ja necesas pli da atento kaj zorgo. Sj1mor (diskuto) 12:27, 14 jun. 2024 (UTC)Reply
Ne gravas, Sj1mor. Mi ja ankoraŭ sukcesis trovi la enkondukan tekston en la artikola historio kaj tial povis senprobleme realdoni ĉion. Tlustulimu (diskuto) 12:30, 14 jun. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Ŝora lingvo".