Diskuto:Ŭ

Latest comment: antaŭ 21 jaroj by Bab

Origino de Ŭ redakti

Laŭ nia Vikipedio, Zamenhof inventis Ŭ. Laŭ la angla Vikipedio, belorusoj inventis ĝin. Mi klopodis trovi la veran originon. Estas fakto ke ĝi uziĝas en la Belorusa alfabeto Łacinka, sed laŭ reteja artikolo "Belarusian Łacinka" (angle), fare de Mikałaj Pačakejeŭ, Universitato de Kembriĝo (University of Cambridge), kolegio Darwin, Cambridge Ukrainian Studies (CUS), arckivigita je 2007 04 11 ĝuste tiu formo de la litero aperis nur en 1891, pro kio ankaŭ eblas ke Belorusa poeto F. BAHUŠEVIC prenis ĝin el la Esperanta alfabeto. Tiuj el vi scipovantaj la anglan bonvolu partopreni la diskuton je Talk:Ŭ, kaj, cetere, ĉi tie. Bab 09:43, 13. Apr 2005 (UTC)

Vi estas lerta detektivo, Bab! Ŝajne ne restas io por diskuti; post via eltrovo oni jam ŝanĝis la anglan artikolon en tre kontentiga maniero, laŭ mi.
--VerdLanco\(diskutu) 20:17, 13. Apr 2005 (UTC)

Mi forigis la antaŭajn interlingvajn ligilojn ĉar nia ŭ kaj la belarusa Ў estas du malsamaj literoj en du malsamaj skribsistemoj (eĉ se la pronoco samas). Ankaŭ la angla vikipedio distingas inter ili; tial mi ĝustigis la ligilon al en:U-breve anstataŭ en:U short. --Schuetzm 16:49, 26. Nov 2004 (UTC)


Ĉu vere konvenas havi en tia artikolo propagandon por vastigo de la uzo de Ŭ? Pli bone oni tute seke priskribu la historion kaj efektivan uzon de la litero, sen ajna aldono de privataj opinioj.

Bertilo WENNERGREN 23:39, 17 feb. 2003 (UTC)Reply

Saluton, Bertilo!

Mi daŭre prilaboris ĉi tiun artikolon, ĉar mi konsciis, ke kiel ajn ĝi estus verkata, ĝi sufiĉe emociigos homojn kiel vin... :-) Ĝi ne entenas propagandon por vastigo de la uzo de Ŭ, sed simple observas kaj akceptas ĝian hodiaŭan uzon. (Hejme en mia bretaro mi ekzemple havas presitan libron kun la titolo Ŭonbulismo.) Ke ŭato estas multpli facil-prononcebla vorto por grandaj kvantoj de la homaro ol vatto (kio laŭ la Esperanta tradicio pri unu litero = unu sono estu ne [vat:o] sed [vat-to]) estas seka, anatomi-lingvistika fakto. Ankaŭ ĝia onomatopoea uzo Zamenhofa estas fakta, ne propaganda.

Ĉiukaze mi ĵus klopodis "plisekigi" la artikolon. Mi esperas, ke la nuna rezulto pli kontentigos vin.

--Bab 10:11, 18 feb. 2003 (UTC)Reply


Tamen la jena alineo estas reverkenda:

Ĝia ĉefa funkcio en Esperanto estas estigi diftongojn aŭ kaj eŭ#. Pro tio multaj Esperantistoj ne kalkulis ĝin memstara litero. En la h-sistemo ĝi eĉ ne troviĝas, konsiderita superflua aŭ nura alofono de U. Tiun prijuĝon tamen malpravigas zorga analizo de minimumaj paroj: kp. vortojn kiel traumata ("penetrata") kaj traŭmata, neurologo (= ne-urologo) kaj neŭrologo.

Tie miksiĝas iom da aferoj en neĝusta maniero:

La uzo de u anstataŭ ŭ en la H-sistemo neniel rilatas al ia opinio, ke temas fonologie pri la sama fonemo. En la H-sistemo la konfuzo inter u kaj ŭ temas nur pri tio, ke plej ofte eblas diveni, kiu fonemo estas celata.

La ideo, ke "ŭ" ne estas memstara fonemo, ne rilatas al ĝia kontrasto al "u". Neniu iam diris, ke u kaj ŭ estas egalaj elparole aŭ fonologie. La ideo estas, ke ŭ ne estas memstara, sed nur formas parton de la du diftongoj "aŭ" kaj "eŭ". Tamen, kompreneble, laŭ ĉiuj, "au" malegalas al "aŭ", kaj "eu" malegalaj al "eŭ".

Kaj "ŭ" certe estas memstara kiel litero (nur ne en la H-skribo).

La ideo estas, ke rigore laŭfonema skribo de (tradicia) Esperanto, havus unu solan literon por "aŭ" (eble "ă"), kaj unu solan literon por "eŭ" (eble "ĕ"). Sed neniel estus ia konfuzo kun "u". Kaj neniu vere iam serioze proponis enkonduki tian unuliteran skribon.

Kaj cetere: Mi pensas, ke efektive mi estas la sola, kiu iam vere parolis pri tia ne-ortodoksa analizo de ŭ!

Bertilo WENNERGREN 14:00, 18 feb. 2003 (UTC)Reply


Mi forgesis mencii, ke laŭ mia sperto pli oftas "ŭono" ol "ŭeno" por la Korea mono (mi tamen diras kaj skibas "vono"). Bertilo WENNERGREN 15:38, 18 feb. 2003‎ (UTC)


Aĥ, nun mi tro lacas ĉu diskuti ĉu skribi. Morgaŭ mi zorge reverkos la ŝanĝendaĵon, kaj respondos al kelkaj aferoj...

Eble jes ja pli oftas "ŭono", sed "ŭeno" estas la sola ekzemplo kiun mi posedas de kombino ŭe! :-)

--Bab 17:31, 18 feb. 2003 (UTC)Reply


Uako en PIV 2002 estas preseraro tio devas esti uoko (=volbopato). --Verdulo 18:45, 11. Sep 2005 (UTC)


Sed kio pri mariŭana? --Piechjo 13:51, 28. Jun 2007 (UTC)

Ties ĝusta nomo estas Kanabo. -- Yekrats 14:25, 28. Jun 2007 (UTC)
Mariĥuano estas pli trafa. Jujijo 07:16, 25. Jun 2010 (UTC)

Fakte "aŭ" estas pli oftega ol "eŭ" resp. "oŭ". --Tlustulimu 18:43, 21. Nov 2010 (UTC)

Reiri al la paĝo "Ŭ".