Diskuto:-t-

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by ThomasPusch

-t- ne nur estas neoficiala sufikso, ĝi eĉ ne estas sufikso, ĉar al ĝi mankas la ebleco formi memstaran vorton kun la signifo "intervalo". Ĝi estas tute arbitre elektita litero, kiu ne havas internacian modelon. --Longharulo 10:51, 5. Maj 2007 (UTC)

El neoficialaj radikoj oni preskaŭ neniam povas formi memstarajn vortojn: ne eblas diri "io" por "lando", nek "ito" por "inflamo", nek "ologio" por scienco.
Kaj "t" ja havas internacian modelon. La internaciaj formoj kvarto, kvinto, seksto, septimo kaj oktavo ĉiuj enhavas la literon "t". Kaj en la kazo de "kvarto" kaj "kvinto" la formo kreita per la sufikso "t" eĉ tute egalas al la internacia formo.
Sed por ke "t" menciiĝu en la Vikipedio finfine ne gravas, kiel bona ĝi estas, sed kiel multe ĝi fakte estas uzata. Kaj "t" certe estas uzata sufiĉe por meriti Vikipedian artikolon. (Laŭ mi fakte ĉiuj sufiksoj menciataj en PMEG meritas mencios en la Vikipedio). Marcos 15:04, 4. Maj 2007 (UTC)

Do, mi proponas la sufikson "-im-", kiu ankaŭ ne estas oficiala, sed laŭforme estas perfekta sufikso (vokalo kaj konsonato), el kiu vi povus formi la vorton "imo" kun la signifo "muzika intervalo". Ankaŭ tiu ĉi havas internacian modelon, nome en primo, septimo, decimo, undecimo ktp. Tamen ne estas senchava, enkonduki "-im-" en nian lingvon, ĉar vortoj kiel primo, sekundo, tercio, kvarto ktp. jam ekzistas kiel PIV-aj vortoj kaj estas per si mem sufiĉe internaciaj; komparu ilin nur kun la respektivaj terminoj alilingvaj. --Longharulo 10:51, 5. Maj 2007 (UTC)

Nu, vi povas proponi enkondukon de kio ajn, sed tio neniel gravas al la Vikipedio. Al la Vikipedio gravas nur kio fakte estas uzata ekster la Vikipedio. Ni ne kreas faktojn, ni nur dokumentas ilin. Marcos 11:52, 7. Maj 2007 (UTC)
Kvankam mi tre malfrue vidas tiun ĉi diskuteton de antaŭ naŭ jaroj, mi simple substrekas ke Marcos plene pravas en tiu konteksto. ThomasPusch (diskuto) 13:59, 1 jul. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "-t-".