Diskuto:Aŭvernjo-Rodano-Alpoj

Latest comment: antaŭ 6 monatoj by ThomasPusch in topic La paĝo aspektis ankoraŭ tre malplena

Artikoletoj pri la departementoj de la en 2016 kunigita regiono jam ekzistas, mi aldonas tekstojn pri la tri mankaj el kvar arondismentoj de la departemento Ain, pri ĉiuj tri mankaj arondismentoj po de la departementoj Allier, Ardèche, Cantal, Isère kaj Loire - kun tri novaj kategorioj, kun intervikiaj ligiloj kaj en konsidero de la administraj reformoj de marto 2015 (kiuj en iuj aliaj lingvoversioj ankoraŭ ne atentatas). La jam antaŭe kreitajn tekstetojn de la tri arondismentoj de la departemento Drôme mi kompletigis. Sed vere tre multaj tekstoj pri administraj unuoj de Francio ankoraŭ mankas... Pri tiu ĉi regiono, nun tekstoj pri arondismentoj de iom pli ol duono el la sume 12 departementoj fariĝis (ne kalkulante la metropolon Liono, kiu korespondas al kaj departemento kaj arondismento, do ne necesigas aldonan tekston). Aidas (diskuto) 07:54, 21 apr. 2017 (UTC)Reply


Nometo por la regiono kaj la regionanoj ? redakti

Aŭvernjo-Rodano-Alpoj estas tre longa. Mi pensis pri unu nometo. En la franca, li forĝetis la adjektivo "aurhalpin/e" (vidu aurhalpin en la Franclingva Vikivortaro). Do mi pensis: kial ne imiti ilin? Aŭvernjo-Rodano-Alpoj iĝas Aŭrodalpio. La geloĝantoj estus aŭrodalpaj aŭ aŭrodalpoj/aŭrodalpinoj. Kion vi pensas? --Mimich (diskuto) 08:35, 31 aŭg. 2017 (UTC)Reply

Sprita propono. Sed ion tian oni ne povas decidi en Vikipedio: Se la naciaj Esperanto-organizoj amase ekuzus tian "karesvorton", iom post iam ankaŭ Monato kaj aliaj internaciaj revuoj uzos ĝin, kaj iam ĝi listiĝas en PIV - tiam ĝi estas establita, kaj kun koncernaj referencoj eblas ekuzi ĝin ankaŭ enciklopedie. ThomasPusch (diskuto) 14:09, 30 sep. 2023 (UTC)Reply


La paĝo aspektis ankoraŭ tre malplena redakti

Kiam mi ĵus vidis ĝin, la paĝo en mia komputilo okupis nur 'du tekstajn liniojn kaj aspektis ankoraŭ tre malplena. Tio pardoneblis kiam la nova regiono estis ĵus naskita en 2016, sed intertempe la "infano jam estas en la lernejo", jam preskaŭ havas 8 jarojn kaj ne plu tiom junas... Mi tamen nun dediĉis min al kreoj de ĉiuj arondismentoj de la regiono kaj ankaŭ en vikidatumoj preparis la kantonajn paĝojn, tiel ke nun oni povas komenci pli kaj pli krei la multajn mankajn paĝojn pri la komunumoj. Tial mi ne volus deflankiĝi kaj traduki vastajn tekstopartojn el alilingvaj versioj de la artikolo al Esperanto. Sed por tamen iom plenigi la preskaŭ blankan paĝon, mi metis skeman mapon pri la 12 departementoj, kaj galerion kun nomoj kaj bildoj de la 12 prefektejoj. Nun la paĝo pli buntas. Sed tio ne malhelpu, ke tamen ankaŭ pli da teksto tre bonvenus! Estas ankoraŭ multe da spaco en la paĝo! ThomasPusch (diskuto) 14:20, 30 sep. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Aŭvernjo-Rodano-Alpoj".