Vikipedio estas projekto por libera enciklopedio, kaj ni esperas, ke vi ŝatos esti tie ĉi. Ni verkas la enciklopedion kune, kaj tial novaj membroj ĉiam bonvenas! Ĉu vi scias, ke vi povas ensaluti? Vi poste rajtas agordi pli da funkcioj, kaj havi vian propran nomon en la Esperanta Vikipedio anstataŭ nur iun IP-numeron. Ensaluti ankaŭ helpas al ni apartigi seriozulojn de skribaĉuloj.

Bonvolu legi helpon al novuloj kiu faciligas ekverki en la Vikipedio. Se vi havas demandojn, vi povas legi la oftajn demandojn pri Vikipedio. Se vi serĉas ion, kio ne estas respondita tie, vi povas publikigi vian demandon en la diskutejo. Se vi ne volas krei konton kaj ensaluti, vi kompreneble rajtas kontribui ĉie kiel sennomulo. Bonvenon!

Agrablan kunlaboradon deziras al vi, Mimich! Se vi volas ricevi helpon el aliaj uzantoj, kontaktu kun patrolantojadministrantoj. Bonvenon! Flugkapitano (diskuto) 13:51, 21 aŭg. 2017 (UTC)Reply

Antigvo kaj Barbudo redakti

Saluton, Mimich. Mi ĵus laŭregule alinomis Antigvo-Barbudo al Antigvo kaj Barbudo. Via kopiado de enhavo bedaŭrinde kaŭzis, ke sub la nova titolo estis nur via redakto en la artikola historio. Mi korektis tion. --Tlustulimu (diskuto) 16:00, 28 aŭg. 2017 (UTC)Reply

Ĉu vi antaŭe eble provis alinomi la artikolon kaj tio ne funkciis? Se jes, bonvolu estonte peti helpon de administranto sur Vikipedio:Diskutejo/Administrejo. --Tlustulimu (diskuto) 16:17, 28 aŭg. 2017 (UTC)Reply

Grand Est redakti

Saluton Mimich! Mi malfaris viajn ŝanĝojn en artikolo Grand Est ĉar miaopinie tiaj konsideroj pli ebla esperantigo de "Grand Est" prefere havu sian lokon en koncerna diskut-paĝo de la artikolo. --Dominik (diskuto) 16:23, 30 aŭg. 2017 (UTC)Reply

Tiel ĵusfaris mi --Mimich (diskuto) 16:49, 30 aŭg. 2017 (UTC)Reply