Diskuto:Afganio

(Alidirektita el Diskuto:Afganujo)
Latest comment: antaŭ 7 jaroj by Nosmetana

Kio signifas [a] kaj [o] ĉe la nomoj? -- �Davidme

[a] signifas "alternativa nomo (en Esperanto)", kaj [o] signifas "oficiala (longa, formala) nomo". Tiuj du mallongigoj aperas en multegaj artikoloj pri landoj. Mi trovas ilin iom enigmaj, kaj mi preferus pli klarajn kaj pli evidentajn indikojn, sed eventualan ŝanĝon tiudirekte ni devas fari sisteme tra ĉiuj tiaj ĉi artikoloj. Bertilo WENNERGREN

Laŭ mi, kiel ne ekzistas la etno de afganoj kiel pakistanoj, mi ne komprenas kiel UEA rekomendas ankaŭ la formon Afganujo (do, oni ne rekomendas Pakistanujon). Narvalo (diskuto) 18:47, 5 Jan. 2013 (UTC)

@Narvalo: Saluton, kara Narvalo,
Nur por klarigi la eblan kialon de la decido de UEA, la etnonomo afganoj ja ekzistas. Ĝi estas ekzonomo uzita en la estinteco por nomi paŝtunojn. Kvankam nun oni jam ne uzas tiun etnonomon, ĝi restis ĉe la nomo de la ŝtato kaj de ties loĝantoj. Pakistano, aliflanke, estas nomo elpensita en 1933, prenante vortojn de la persa por signifi Pureclandon; do ĝi ne rilatas al etno, sed al la lando mem. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 17:10, 10 feb. 2017 (UTC)Reply

Indas plibonigi la ĉapitron de Historio.--kani (diskuto) 10:32, 18 sep. 2016 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Afganio".