Mesaĝoj bonvenaj redakti

Budhismo redakti

Saluton Mi gratulas prio viaj artikoloj pri Budhismo. Mi devas atentigi vin ke antaŭ fari artikolojn aŭ lasi ruĝajn ligilojn al estontaj artikoloj, vi kontrolu ĉu jam estas tiuj artikoloj, eble kun alia literumado. Ekzemple vi kreis Kategorio:Lernantoj de la Budho kun tabelo sed jam ekzistis Kategorio:Lernantoj de Budho, ligita al aliaj lingvoj. Mi supozas, ke nun la vojo estu elpreni la materialon de la nova kategorio kaj enmeti ĝin en la malnova, krom peti la nuligon de la nova. Sed mi vidas ke vi faris male elpreni la materialon de malnova, ĉu nur por aldoni nenecesan artikolon? Vi ankaŭ forgesis ligi La dek ĉefaj disĉiploj al aliaj lingvoj. Mi jam faris. Krome ĉar vi interesas pri la temo kaj supozeble mi scias pri tio (mi mem ne) kiam vi povos vi povas kontroli kaj ampleksigi la artikolojn Sidarto Gotamo kaj Budhismo, kiuj estas el la 1000 havendaj artikoloj kaj tiele tio estos bona por tiu afero. Por ampleksigi ĉio bonas, sed por ŝanĝi pli bone estas kontakti kun la iamaj farintoj.--kani (diskuto) 18:15, 9 jul. 2016 (UTC)Reply

@Kani: Saluton, kara Kani,
Koran dankon pro via mesaĝo. Mi dankas vin pro ligi la artikolon. Pri la kategorio, dankon ankaŭ pro sciigi min pri la ligiloj; mi jam faris la ŝanĝon ĉe Wikidata por ligi la aliajn lingvojn al la nova paĝo, do oni povas, des pli bone, peti la nuligon de la malnova. La ĉefa kialo de tiu ĉi ŝanĝo, estas ke oni en tiu okazo parolas pri „la Budho“ (la historia budho Gotamo) kaj ne pri la titolo „budho“ (budho Majtrejo, budho Vajroĉano, ktp.), kiu estas ĝenerala titolo, uzita simile al la titolo „profeto“ en Islamo. Oni, en tiu okazo skribus „Posteuloj de la Profeto“ (profeto Mohamedo) kaj ne „Posteuloj de Profeto“ (profeto Abrahamo, profeto Jesuo, ktp.), kiu kaŭzus konfuzon pri la uzo de la vorto. —Amike via, Nosmetana (diskuto) 01:02, 17 jul. 2016 (UTC).Reply

Saluton! redakti

Vershajne vi estas delonga kontribuanto, chu? Mi kontribuas pri spiritismo (kaj esperanto), jam de unu monato. La temo ankorau ne havas portalon... mi esperas iam disponi pri ia portala pagho.--Vikiano (diskuto) 20:07, 1 aŭg. 2016 (UTC)Reply

@Vikiano: Saluton, kara Vikiano,
Plezuro konatiĝi kun vi. Mi estas delonge ĉe Vikipedio, sed dumlonge malofta kontribuanto. Mi esperas, ke vi havu portalon baldaŭ. Bonvolu provi la jenan ŝablonon, kiun s-ro Tigro uzis antaŭ jaroj kiel skeleton por krei la bazon de nia. Esperable vi trovos ĝin utila. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 23:01, 7 sep. 2016 (UTC).Reply

Kategorio:Paŝtoaj dinastioj redakti

Saluton! Mi vidas ke vi forviŝis la tutan enhavon de tiu ĉi kategorio kaj kreis Kategorio:Paŝtunaj dinastioj evidente ĉar vi opinias tiun ĉi nomon nekorekta. Eble vi pravas, sed ne tiel funkcias redaktado en Vikipedio, ĉar nun aperis du kategorioj: unu malplena sed kun intervikioj kaj la alia kun enhavo sed sen intervikioj. Tiaj agoj kaŭzos nur ĥaoson, kiu jam grandparte regas en la kategorioj. Se vi certas ke iu kategoria titolo estas fuŝa do: 1. Korektu respektivan kategorian nomon en ĉiuj rilataj artikoloj. 2. Alinomu la kategorion. Mi metis la kunigendan ŝablonon, do nun necesas forigi unu kategorion kaj (se bezonate) ŝovi la intervikiojn al alia. Forigadon faras administrantoj post prezentado de la foriga peto en la respektiva paĝo.--RG72 (diskuto) 16:54, 21 jan. 2017 (UTC)Reply

@RG72: Saluton, kara RG72,
Dankon pro sciigi tion al mi. Mi pardonpetas. Mi fuŝe faris la ŝanĝon. Mi jam ŝanĝis la intervikion kaj petis la forigon de la malplena kategorio. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 17:56, 21 jan. 2017 (UTC)Reply
Ne dankinde kara. Bonan kunlaboron!--RG72 (diskuto) 06:19, 22 jan. 2017 (UTC)Reply

Saluton! Mi volas atentigi vin pri la Diskuto:Paŝtunoj. Eble vi ankaŭ volas esprimi vian opinion tie. Ĉion bonan! Talnat (diskuto) 20:55, 3 feb. 2017 (UTC)Reply

@Talnat: Saluton, kara Talnat,
Koran dankon pro sciigi min pri la diskuto. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 14:44, 10 feb. 2017 (UTC)Reply

Administranta balotado redakti

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 05:22, 28 maj. 2019 (UTC)Reply

@RG72: Saluton kara RG72. Koran dankon, mi balotis. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 11:49, 28 maj. 2019 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. En Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj estas longa listo de artikoloj kiu atendas kategoriigon kiel leginda artikolo. Mi petos de vikipediistoj ke unu post unu oni balotu por aktualigi la liston. Ĉu vi bonvolas baloti ekzemple por Aŭgusteno de Hipono? Tio estos la komenco, sed vi povas jam baloti por ĉiuj en la listo.--kani (diskuto) 00:44, 9 jun. 2019 (UTC)Reply

@Kani: Saluton kara Kani, koran dankon pro la invito. Mi balotis. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 13:04, 9 jun. 2019 (UTC)Reply
Dankon.--kani (diskuto) 14:35, 9 jun. 2019 (UTC)Reply
Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono ĵus estis akceptita kaj venos la vico de la artikolo Aztekoj, kiu estis proponita en julio 2017. Do, preskaŭ dum du jaroj atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 10:00, 12 jun. 2019 (UTC)Reply
@Kani: Saluton kara Kani, mi ankaŭ balotis por la artikolo Aztekoj. Koran dankon, tiu ĉi uzanto (diskuto) 13:22, 30 jun. 2019 (UTC)Reply

Budhismo redakti

Saluton. Vi kreis artikolon Bikŝuejo, kiu restis neligita al alilingvaj versioj. Tamen ne ekzistis ankoraŭ esperanta versio de la artikolo Buddhist temple ekzemple en angla Wikipedia. Tiel mi alinomigis Bikŝuejo al Budhisma templo kaj aldonis frazeton por ke ĉio estu en ordo. Plej verŝajne oni povos nuancigi plie, sed tio eblas. La titolo Bikŝuejo restas kiel dua enirejo al artikolo Budhisma templo, pli facile atingebla de esperantistoj kiuj ne konas la vorton "Bikŝuejo". Se mi malbone faris, diru kaj oni povos reŝanĝi la situacion. Amike.--kani (diskuto) 11:52, 10 jun. 2019 (UTC)Reply

@Kani: Saluton kara Kani, mi pardonpetas. Vi bone faris. Mi redaktis la artikolon kaj finfine ligis la artikolon Budhisma templo al sekcio ene de la artikolo Bikŝuejo. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 13:20, 30 jun. 2019 (UTC)Reply
Tamen estas strange ke la artikolo Bikŝuejo (ĝusta vorto ĉar Bikŝuo estas en PIV) aperas ligita al artikolaro el kiu neniu estas vorto simila al Bikŝuejo, dum 27 lingvoj donus ion kia Viharo (tamen mi ne trovas en PIV ion tian). Aliaj 9 lingvoj aŭ estas en skribmanieroj kiujn mi ne kapablas legi aŭ montras aliajn literumadojn (2).--kani (diskuto) 22:54, 30 jun. 2019 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:11, 30 jun. 2019 (UTC)Reply

@Kani: Saluton kara Kani, la balotado jam estas fermita, sed ĝi bonŝance fariĝis leginda artikolo. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 00:26, 30 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:47, 24 aŭg. 2019 (UTC)Reply

@Kani: Saluton kara Kani, mi balotis. Koran dankon. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 00:23, 30 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Saluton redakti

Mi gratulas pro dediĉo al partikulara temo kia estas Budhismo, pri kio mi scias malmulte, krom ke mi laboras por aliaj fakoj. Ekzemple mi laboras por la 1000 Havendaj artikoloj. Unu el ili estas Nagarĝuno, kiu vere bezonas pliampleksigon por plialtigo en la kategorio. Ĉu vi volos iam trarigardi ĝin kaj eventuale pliampleksigi? Ĉiuokaze ankaŭ mi faros tion, sed eble plej bone iu pli interesata en la afero, ĉu ne? Amike.--kani (diskuto) 13:38, 28 mar. 2020 (UTC)Reply

@Kani: Saluton kara Kani, koran dankon pro la invito prilabori la artikolon pri la majstro Nagarĝuno. Mi volonte kontribuos al ĝi. Mi ankaŭ dankas vin pro via senĉesa laboro tra Vikipedio. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 05:49, 29 mar. 2020 (UTC)Reply
Dankon.--kani (diskuto) 11:48, 29 mar. 2020 (UTC)Reply
Gratulon pri Nagarĝuno. Nun ĝi estas en la plej alta kategorio. Dankon.--kani (diskuto) 19:43, 6 apr. 2020 (UTC)Reply
@Kani: Nedankinde, kara Kani. Dankon al vi. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 02:33, 9 apr. 2020 (UTC)Reply
Saluton! Danke al tio kaj al agado de diversaj vikipediistoj ĉi monate nia Vikipedio havas la plej grandan kreskon el ĉiuj Vikipedioj! Ni estas numero unu!   Vidu: Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj#Kresko de la Vikipedio en Esperanto Dankon al ĉiuj uzantoj.--kani (diskuto) 09:25, 9 apr. 2020 (UTC)Reply
@Kani: Gratulon! Mi ĝojas! Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 11:36, 9 apr. 2020 (UTC)Reply

Mahabarato redakti

Saluton. Mi nuligis la alinomigon, ĉar en Esperanto estas jam sufiĉe disvastigita la esperantigita nomo, tiel aperas en PIV, en la listo de havendaj artikoloj, tiel aperas en la koncerna Kategorio, tiel aperas en la artikolo Esperantigo de vortoj el sanskrita fonto kaj tiel estis konsilita en la diskutpaĝo de la iama artikolo. Mi devis nuligi la historion de la paĝo ĉar estis bukloj. Pri tio mi bedaŭras. Ĝenerale, mi pensas, ke la tendenco en Vikipedio estas ne renacilingvigi la jam esperantajn vortojn. Malmultaj epserantistoj kapablus literumi la sanskritan nomon. Amike.--kani (diskuto) 12:11, 20 apr. 2020 (UTC)Reply

@Kani: Saluton kara Kani, mi pardonpetas pro la alinomado kaj bedaŭras, ke la historio perdiĝis. Fakte, antaŭ ol la alinomado, la artikolo nomiĝis Mahabharato, tial mi klopodis alinomi ĝin Mahabarato, sed pro iu ajn kialo tiu alinomado jam ne eblis, tial mi pensis, ke la dua plej taŭga nomo estus la originala nomo, Mahābhāratam. Por povi alinomi ĝin konservante la historion de la originala artikolo, mi klopodos peti alinomadon ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. Por tio, mi remetos la tutan informon en la originalan artikolon kaj petos, ke tiu artikolo kaj ties historio estu alinomita Mahabarato. Espereble tio solvos la problemon. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 14:13, 20 apr. 2020 (UTC)Reply
@Kani: Kara Kani, mi remetis la enhavon en la originalan artikolon kaj kreis peton pri alinomado prezentante viajn argumentojn. Tiel, la artikolo povos esti alinomita konservante sian historion. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 14:52, 20 apr. 2020 (UTC)Reply

Saluton redakti

Oni supozas, ke novaj artikoloj havu almenaŭ tri frazojn kaj ligilojn al aliaj artikoloj; lastatempe vi kreis kelkajn artikolojn kun nur unu frazo. Laŭ regulo, iu povus nuligi tiujn artikolojn. Por kelkaj mi aldonis almenaŭ du frazojn por ke ĉio estu ĝusta. Sed plej bone, faru tion vi mem. Oni ne bezonas havi tre multajn artikolojn se ili havas nur unu frazon. Amike.--kani (diskuto) 23:33, 11 maj. 2020 (UTC)Reply

@Kani: Saluton kara Kani, koran dankon pro la atentigo. Mi prilaboras ilin. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 00:36, 12 maj. 2020 (UTC)Reply