Malfermi la ĉefan menuon

Dek ĉefaj disĉiploj

(Alidirektita el La dek ĉefaj disĉiploj)

La dek ĉefaj disĉiploj estis la ĉefaj disĉiploj de budho Gaŭtamo. Depende de la tekstoj, la disĉiploj inkluditaj en la grupon varias. La Sutro Vimalakirti inkludas:

  1. Ŝariputro (sanskrite Śāripūtrapalie Sāriputta) estis la plej lerta pri saĝo el la dek. En la Kora sutro, la bodisatvo Avalokiteŝvaro respondis demandon al li.
  2. Maŭdgaljajano (sanskrite Maudgalyāyanapalie Moggallāna), ankaŭ konata kiel MahāmaudgalyāyanaMahāmoggallāna, estis la plej lerta pri supernaturaj povoj. Maŭdgaljajano kaj Ŝariputro estis iam disĉiploj de Sañjaya Belaṭṭhaputta, la skeptikulo, sed poste ili iĝis disĉiploj de la budho Gotamo. En ĉina budhismo, la ceremonio, kiun Maŭdgaljajano celebris por savi sian patrinon, kiu iris al la mondo de la malsataj fantomoj (unu el la ses mondoj), estas la bazo de Ulanbano (la fantoma festivalo).
  3. Mahakaŝjapo (sanskrite Mahākāśyapapalie Mahākassapa) estis plej lerta pri ŝramana trejnado. Post la forpaso de budho Gotamo, li fariĝis la gvidanto de la samgo, kompilis la diraĵojn de la budho Gotamo (sutrojn) kune kun 500 aliaj disĉiploj (Unua Budhana Koncilio), kaj fariĝis la unua homo, kiu rekte predikis la instruojn de la Budho.
  4. Subutio (Subhūti) estis la plej lerta pri donacado. Li ekkomprenis vakuecon kaj aperas en kelkaj sutroj de Mahajano, kiuj instruas Śūnyatā (vakuecon).
  5. Purno Majtrajaniputro (sanskrite Pūrṇa Maitrāyaniputrapalie Puṇṇa Mantānīputta), ankaŭ pli kurte nomata Purno, estis la plej bona instruisto pri la Leĝo el ĉiuj disĉiploj. Li estis la majstro pri predikado.
  6. Katjajano (sanskrite Kātyāyana, Mahākātyāyanapalie Mahākaccāna) estis la plej bona je kompreni la prelegojn de budho Ŝakjamunio. Kvankam li havis nur kvin majstrojn en kamparaj regionoj, li estis permesita de la Budho lerni Vinajon.
  7. Anirudo (sanskrite Aniruddhapalie Anuruddha) estis la majstro pri klarvido kaj la praktiko de la kvar bazoj de Satipaṭṭhāna. Anirudo estis kuzo de budho Ŝakjamunio. Li kaj Anando iĝis bikŝuoj samtempe.
  8. Upalio (Upāli) estis la majstro pri Vinajo. Li naskiĝis en la varno ŝudro kaj laboris kiel barbiro. La Budho neis la varnsistemon kaj donis rangon al siaj disĉiploj laŭ la ordo en kiu ili aliĝis, do Upalio estis pli altranga ol la eksprincoj. Ĉe la Unua Budhana Koncilio, Vinajo estis kompilita surbaze de lia memoro.
  9. Rahulo (Rāhula) estis la nura filo de la Budho (kiam li ankoraŭ estis princo Sidarto) kaj lia edzino, princino Pṛthī. Li estis skrupula, strikta kaj sagaca homo. Kiam la Budho iris al lia hejmurbo, sepjaraĝa, li iĝis la unua ŝramaneto.
  10. Anando (Ānanda) aŭskultis pli el la instruoj de la Budho ol la cetero de la disĉiploj, ĉar li estis lia helpanto kaj ofte vojaĝis akompanante lin. Li estis kuzo de la Budho. Ānanda signifas ĝojo. Post li iĝis bikŝuo, li flegis la Budhon dum dudek kvin jaroj, ĝis la Budho forpasis. Ĉe la Unua Budhana Koncilio, la sutroj estis kompilitaj surbaze de lia memoro. Li vivis ĝis 120-jaraĝa.