Upalio estis unu el la dek ĉefaj disĉiploj de la budho Gotamo, kaj la plej lerta pri disciplino.

Upalio  (Esperanto)
Upalio
Upalio
Titoloj: Thera (Pliaĝulo)
Sanskrite: उपालि (Upāli)
Palie उपालि (Upāli)
Ĉine: 優波離 (Yōubōlí)
Japane: 優波離 (Ubari)
Koree: 우바리 (Ubari)
Tibete: ཨུ་པ་ལི། (u ba li)
Birme: ဥပါလိထေရ်
Taje: พระอุบาลี
Kmere: ឧបាលិ
Informoj
Instruisto: La budho Gotamo
vdr

Vivo redakti

Li estis ŝudra[1] barbiro el Kapilavastuo,[2] kiu estis servisto de la ŝakjaj raĝidoj. Kiam la raĝidoj bikŝuiĝis, Upalio ankaŭ fariĝis bikŝuo.[3][4]

Bikŝuiĝo redakti

Laŭ la Palia Kanono, la raĝidoj volonte permesas Upalion bikŝuiĝi antaŭ ol ili, faranta lin pli altranga ol ili, tiel forlasanta la ambicion de ilia varno kaj socia pozicio. En la Tibeta versio, la plejaĝulo Ŝariputro instigas Upalion bikŝuiĝi kiam li hezitis pro sia varno.[3] Dum la unua budhisma koncilio, la plejaĝulo Mahakaŝjapo petas lin reciti la Vinajon.[3][5] Li atingas arahantecon antaŭ ol li forpasis, kaj estas konsiderita kiel la patrono de la bikŝuoj kiuj specialiĝas pri la Vinajo.[3]

Referencoj redakti

  1. Upali. Arkivita el la originalo je 2018-12-25. Alirita 2017-09-28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-25. Alirita 2022-01-06.
  2. Buddhist Studies: Disciples of the Buddha: Upali (Student version). Alirita 2017-09-28.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 “Upali”, MacMillan Encyclopedia of Buddhism.
  4. Upāli. Alirita 2017-09-28.
  5. Norman, Kenneth Roy. (1983) Pali Literature (angle). Wiesbaden: Otto Harrassowitz, p. 7–12. ISBN 3-447-02285-X.