Diskuto:Akvo
Tropeza akvo
redaktiMi ne estas kemiisto aŭ fizikisto; sed kiumaniere troas "tropeza akvo"? Mia lingvo uzas la esprimon "superpeza akvo", kiu ŝajnas al mi tute taŭga.
Diskuto pri malelstarigo
redaktiLa artikolo estas interesa, sed iom "pri-ĉio-plej-supraĵe" verkita kaj tute ne citas iujn fontojn. Ĝi evidente ne meritas la statuson de elstara artikolo. Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 18:09, 21. Jul 2007 (UTC)
- Por:
- Por: Marcos 14:31, 22. Jul 2007 (UTC)
- Kontraŭ:
- Sindetenaj voĉoj:
- Komentoj:
- Ne plu elstara, ĉefe ĉar mankas fontoj, sed ankaŭ ĉar aldonindas informoj al la sekcioj pri geografio, kulturo kaj industrio, kaj eble indas krei sekcion pri politiko/ekonomiko de akvo. Marcos 14:31, 22. Jul 2007 (UTC)
Mankas eĉ mencio de akvohardeco ktp. Narvalo 13:04, 12. Aŭg 2009 (UTC)
Kinetika izotopa efekto
redaktiĈu la termino [ [Kinetiko|kinetika] ] [ [Izotopa efekto] ] ne estus preferinde [ [Kinetika izotopa efekto] ] ? en la angla ekzistas: en:Kinetic isotope effect, al kiu resendas en:Isotope effect.
ĉu informkesto aŭ ne?
redaktiMi aldonis la informkeston, sed en multaj aliaj lingvoj ĝi ne ekzistas. ĉu vi penas ke oni taksu ĉefe kiel ĥemia substanco aŭ kiel pli ol tion? Stefangrotz (diskuto) 11:27, 14 dec. 2022 (UTC)
Akvaj medioj
redaktiKie oni povas uzi tiun ĉi bildon? Sj1mor (diskuto) 22:17, 11 feb. 2024 (UTC)